Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/196

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dua Ĉapitro

Kian karakteron havas surdmutuloj — La gefarmistoj Klomp — Sinjorino Klomp fariĝas scivola — Malkovraĵo de sinjorino Klomp — Stranga interparolado de du virinoj — Kial rompiĝas la pipo de la pastro — La farmejo de Klomp — Stranga interbatalo kaj stranga bano — Kiel la farmistedzino rekvietigas Rika.

Preskaŭ ĉiuj surdmutuloj havas la saman karakteron. La plej multaj estas tre sentemaj por bonaj traktadoj kaj servemaj al ĉiuj, kiuj siaflanke sin montras indulgaj kaj amikaj al ili. Kontraŭe ili estas kapricaj kontraŭ personoj, kiuj ilin mokas, turmentetas aŭ malbone traktas, ien al tiuj mokantoj aŭ malbontraktantoj ili sin montras malservemaj, jen ili agas kontraŭ ili laŭ indiferenta maniero.

La edzino de Klomp, kiu havas senteman karakteron, sin montras ĉiam kompatema kaj intima al la muta servistino; precipe ĉar tiu ĉi estas diligenta, ne perdante sian tempon farante nenion, sed konstante laboradas, eĉ se aliaj servistinoj de tempo al tempo trovas okazon senbezone forĵeti sian tempon.

Matene Rika kutime de la dekdua ĝis la unua horo iras al sia dometo; la farmistedzino lasas ŝin iri, ĉar post kiam ŝi revenis, ŝi uzas tiel bone kaj diligente sian tempon, ke neniu el ĉiuj servistinoj ŝin superas. Rika laboris jam tiom da jaroj ĉe Klomp, ke neniu bezonas montri al ŝi, kion ŝi devas fari. Kiam la melkado estas okazinta, la mutulino per si mem ĉiam scias, kiun novan