Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/197

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

laboron ŝi povas komenci, kaj se kelkfoje ŝi ne tuj scias kion fari, kaj se ne komisioj estas farotaj, tiam ŝi nur rigardas sian mastrinon. Tiu bezonas nur unu mangeston por diri, kie ŝi povas trovi alian laboron. Neniu krom la farmistedzino ordonas al ŝi, ĉar la aliajn la mutulino tute ne atentas, eĉ ne la farmiston mem. Ŝi obeas al la farmistedzino volonte, ĉar ĉi tiu ĉiam estas amika. Rika sentas, ke ŝia mastrino ŝin komprenas kaj ŝi komprenas reciproke la mastrinon, por kiu, se bezonus, ŝi riskus sian vivon. Reciproka intimeco kaj amikeco unuigas tiujn du virinojn kaj pro tio la mutulino (eĉ ne aludante ĝin) restas en la sama farmejo, dum aliaj servistinoj ĉiujare je fiksita tempo antaŭ la monato majo devas esti redungataj.

Dum kelkaj tagoj la edzino de Klomp rimarkis, ke Rika kelkfoje interrompis sian laboron, kaj ke ŝi enpense rigardas sencele antaŭ sin, dum rideto glitas sur ŝia vizaĝo. Ŝi rimarkis ankaŭ, ke la mutulino pli rapide ol laŭkutime iras al sia dometo ne nur la tagmezon, sed ankaŭ vespere post la dumtaga laboro. Io eksterordinara sen ia dubo devas esti la kaŭzo de tio, kaj ĉar virinoj estas scivolaj, ankaŭ la mastrino de Rika estas tia, kaj ŝi decidas spionadi la servistinon.

Pasis nun semajno, de kiam la mutulino adoptis la infaneton, kaj estas la deka en la mateno. La lignoŝuoj ĵus laŭtakte disĵetas la sablajn nubetojn sur la vojeto kaj la duobla abelujo kun la blanka kufo sin direktas rapidmove al la vilaĝa spicisto, ĉar Rika devas fari komisiojn. La mastrino ŝin sekvas per la okuloj, ĝis kiam la stranga figuro tute malaperis; tiam laŭirante la vojeton el sablo, ŝi iras al la dometo, kies pordo (kiel ŝi jam multfoje vidis) estas ĉiam nefermita. Kiel granda estas ŝia surprizo, kiam ŝi vidas nun la pezan seruron, kiu al ŝi baras la enirejon de la dometo. Sinjorino