Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/198

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Klomp ekkaptas, levas kaj ellasas la seruron, kiu kun laŭta bruo refalas sur la pordon.

—Io mistera sin kaŝas sub tio—, pensas sinjorino Klomp kaj sin klinante super la vitraĵo de la fenestro flanke de la pordo, ŝi rigardas internen. Ŝi neniam vizitis la loĝantinon, sekve ŝi ne povas vidi, ĉu io ŝanĝiĝis en la sola ĉambreto; tamen ŝi esplore rigardas ĉiuloken, sed vidas nur unu tablon kaj kvar seĝojn, el kiuj unu estas kovrita per tuko. Nenio suspektinda trafas ŝiajn okulojn, tamen io sendube ŝanĝiĝis aŭ okazis en tiu ĉambro, ĉar alie ne estus necese fermi la dompordon per tiu seruro. La sinjorino ĉirkaŭiras la dometon, rigardas tra ĉiuj fenestroj, sed rimarkas nenion eksterordinaran. Ŝia virina instinkto tamen certigas al ŝi, ke la mutulino ne sen kaŭzo almetis tian seruron. Pripensante momenton, ŝi foriras.

Estas proksimume tagmezo, la sablaj nubetoj sin sekvas rapide sur la vojeto kaj la mutulino alproksimiĝas sian hejmon. Foriginte la seruron, ŝi eniras, metas la korbon en la koridoron kaj alpaŝas al la tuke kovrita seĝo. Ŝiaj brilantaj okuloj sin fiksas sur la knabeton. Li ridas kiel nur infano povas ridi. La mutulino ne aŭdas ĝin, ŝi vidas la ridadon kaj feliĉe rigardas la malgrandan Moseon kun amo kaj emocio. Ŝi balbutas kelkajn raŭkajn kriojn, kiuj tamen ne timigas la knabeton, ĉar li jam kutimis al ili kaj scias, ke post tiuj krioj sekvos la dolĉa lakto. Post kiam ŝi sufiĉe longe ĝuis la ridadon de la knabeto, ŝi elprenas lin el la kesteto, purigas lin, almetas puran vindotukon, kaj turninte la dorson de sia seĝo al la pordo, ŝi suĉigas la infanon. Subite ŝajnas al ŝi, kvazaŭ nigreta ombro sin ŝovas sur la vando antaŭ ŝi. Aliulo ne rimarkus tion, sed surdmutuloj rimarkas preskaŭ ĉion. Ŝi sin turnas, sed vidas nenion. Tuj poste la sama ombro