Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/201

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la ŝlosita dometo. Ŝi enprofundiĝas en pensojn. —Ĉu Rika naskis tiun infaneton? Sed tio ja estas neebla; ŝi neniam havis interrilatojn kun viroj, kaj eĉ se ŝi havus interrilatojn, ŝi estas honestulino... Sed senhontulo povus delogi kaj trompi ŝin..., tamen ankaŭ tio estas neverŝajna...; Rika neniam malsaniĝis, alvenis ĉiutage al sia laboro kaj forrestis nur dum la libera semajno, kaj en tiu semajno la knabeto jam de longe estis naskita, ĉar li havis almenaŭ tri monatojn...— Cento da tiaj pensoj trairas ŝian kapon, fine ŝi diras al si:

—Sed ni ne povas ĉiam kaŝi la infanon, la homoj fine ekscios pri tio...

Irante plue ŝi atingas la domareton kaj la preĝejon kun la malalta pinta turo. Ĝi staras meze de la alte lokita enterigejo inter tomboŝtonoj kaj tombofostoj, indikantaj la nomojn de la sub si ripozantaj mortintoj. Krucojn oni ne vidas tie, ĉar la loĝantoj de Brej apartenas al la protestanta religio.

Post la enterigejo staras en bela ĝardeno la blanke pentrita domo de la predikisto. Mallarĝa vojeto iras de la tombejo al la ĝardeno kaj la predikisto promenas tie kun libro en la mano kaj longa argila tabakpipo en la buŝo. Li estas viro de meza kresko, ankoraŭ fraŭlo kaj ĉiam nigre vestita. Li havas nebelan aspekton, ĉar lia malsupra makzelo staras tro multe antaŭen, sed por kaŝi tiun malbelaĵon, li portas barbon, kiu kovras ne nur la mentonon ĝis la lipo, sed ankaŭ la vangojn. Lia barbo, same kiel liaj kraniharoj estas tute blankaj, ĉar li estas jam sesdekjara viro. Li estas miopa, kaj rigardante per la grizaj okuloj personojn, kun kiuj li parolas, li ĉiam sulkigas la frunton, imagante, ke tiam li pli klare povas vidi.

Jam tridek jarojn li loĝas en la domareto Brej kaj ne volonte forlasus ĝin, ĉar li kutimis al ĝi kaj al la