Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/202

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

blanka domo, kie li loĝas kun maljuna mastrumistino kaj juna servistino. Li konas ĉiujn homojn de la ĉirkaŭaĵo kaj la junajn li ĉiujn baptis. Kvankam li ne estas elokventa paroladisto (li kutimas legadi siajn predikojn) oni tre ŝatas lin pro liaj bonaj moroj kaj pro la amika, preskaŭ intima maniero, per kiu li kondutas kun la Brejanoj. Li estas la konsilanto de ĉiuj kaj tre ŝatas, ke oni venas al li por peti lian konsilon.

Ekvidante virinon eniri la tombejon, li sulkigas la frunton, prenas la pipon el la buŝo kaj fikse rigardas ŝin. Komence li ne povas distingi, kiu laŭiras la vojeton el konkoj, kiu ĉirkaŭas la tombejon kaj la sulkoj pliprofundiĝas. Nur post kiam la virino faris kelkajn paŝojn sur la al la ĝardeno kondukanta vojeto, li kredas, ke ŝi estas sinjorino Klomp, kaj sulkigante la frunton plej eble profunde, li estas certa, ke ŝi estas tiu sinjorino.

—Estas neordinara tempo por promenado—, pensas li, kaj sensulkiginte la frunton, li iras al ŝi renkonte kaj salutas amike.

—Bonan tagon, pastro!— diras sinjorino Klomp kaj ŝi plue laŭiras la vojeton kondukantan al la ĝardeno. La pastro, por akompani ŝin, devas sin turni; li sin turnas kaj ili promenas unu flanke de la alia. Strabe la pastro rigardas la sinjorinon kaj spite al sia miopeco li rimarkas, ke ŝi venas por priparoli ion neordinaran, tamen tuj rigardante antaŭ sin, li diras:

—Bela vetero hodiaŭ, sinjorino.

—Tre bela, pastro.

—Eĉ pli bela ol hieraŭ.

—Jes.

—Mi tamen antaŭsentas pluvon.

—Ĉu vi antaŭsentas tion?

—Jes, miaj kaloj doloras, kaj tiam ĉiam ekpluvos. Ili promenas plue.