Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/205

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

prenas ĝin, kaj sin klinante antaŭen tiel, ke la pipo tuŝas lian ŝultron, li flustras...

—Ĉu unu el la filinoj de ĉi tiuj loĝantoj...?

—Okaze mi rimarkis, ke unu el ili havas tri- aŭ kvarmonatan infaneton... kiu ne estas enskribita.

—Tri- aŭ kvarmonatan infanon! ... Kiam vi rimarkis tion?

—Antaŭ duona horo.

La pastra vizaĝo ŝanĝiĝis. La sulkoj sur lia frunto pliprofundiĝis, kaj lia malsupra makzelo elstaras ankoraŭ pli multe ol kutime. La bona viro enprofundiĝas en pensojn, lia pipo traboradas la blankajn harojn sur lia kapo, kvazaŭ ĝi volas serĉi sur la kranio la solvon de la enigmo, kiu tiel subite okupas liajn meditojn.

—Kiu do povas esti tiu knabino?— li demandas al si. Li konas ĉiujn, vidas ilin preskaŭ ĉiutage, sed neniam li rimarkis ion suspektindan. Fine li flustras:

—Kiu ŝi estas?

—La mutulino.

—Rika!?— La serĉanta pipo jam ne serĉas sur la kranio inter la haroj de la pastro, sed falas el la mano de la konsternita viro, kaj kvar pecoj tintas sur la planko inter la piedoj de la du interparolantoj.

—Pardonu—! diris la sinjorino, ĉar mi ekterurigis vin.

—Ho, tio ja ne estas grava... ĝi estas nur argila pipo...

Sinjorino Klomp kolektas la pecojn kaj metas ilin singarde sur la tablon, tiam ŝi atendas por ekaŭdi, kion diros plue la pastro, sed li silentas ankoraŭ momenton, fine li diras:

—Tamen, estas ja neeble, ke la infano estas ŝia. Mi vidas ŝin preskaŭ ĉiutage.

—Mi ankaŭ pensis tion, sed ŝi havas infaneton, mi