Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/206

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝin vidis antaŭ duona horo—, kaj la sinjorino rakontas detale ĉion, kion ŝi spertis en la dometo de la mutulino.

La frunto de la pastro subite sensulkiĝas kaj rideto refoje plilarĝiĝas lian barbon; tiam li diras:

—Nu, povas ja esti, ke ŝi trovis la infanon.

—Sur la tablo?

—Jes, kial ne? ... la pordo, kiel vi diris, estis ĝis antaŭ kelkaj tagoj ĉiam nefermita, kaj nekonata persono eble eniris kaj postlasis la kesteton kun la infano... Ĉiuokaze mi esploros tion kaj parolos kun la vilaĝestro, por ke la infano povu esti enskribata. Mi klopodos, ke laŭleĝa persekuto estos evitata.

—Sed kiel trovi pruvojn, ĉu la infaneto estas ŝia aŭ ne? Rika ne povas paroli.

—Estos malfacile; sed mi ekzamenos la kesteton, eble ĝi havigos al mi la fadenon, laŭ kiu mi povos eliri el ĉi tiu labirinto.

Sinjorino Klomp ĝemas. Ŝi kompatas la mutulinon kaj estus tre feliĉa ne nur, se la pastro pruvus, ke la infano estas trovito, sed ankaŭ, se Rika ne renkontus malagrablaĵojn.

Ŝi ekstaras, dankas la pastron kaj eliras. La pastro akompanas ŝin ĝis la makadama vojo; tiam li donas al ŝi la manon kaj post saluto ili disiras; la pastro al sia domo por pripensadi tiun strangan aferon kaj la sinjorino iras al la farmejo.


Intertempe Rika estas laboranta en la laktejo. Ŝi staras nun ĉe alta laktobarelo, el kiu ŝi forigas la ĵus faritan buteron. Per ambaŭ manoj ŝi ĉerpas la naĝantan buteron el la barelo kaj metas ĝin en argilan poton. De tempo al tempo ŝi interrompas tiun laboron kaj staras kun premitaj lipoj kaj rigardas sencele antaŭ sin, pens-