Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/207

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ante pri la infano kaj pri la mastrino, kiu malkovris la sekreton; kaj ŝi estas malkvieta.

Klomp, kiu preskaŭ neniam sin okupas pri la buterfarado, okaze preteriras la laktejon kaj rigardas internen. Li tuj rimarkas, ke ĉio ne marŝas bone, ĉar unu el la servistinoj ne laboras, sed staras ĉe la laktobarelo, farante nenion kaj rigardante antaŭ sin. Li restas staranta ekstere kaj atendas por vidi, ĉu ŝi eklaboros. La mutulino eklaboras, sed nur mallongan tempon, ĉar jen ŝi denove faras nenion. Klomp ĝojas, ke li venis kaj ke ĝuste en tiu tempo ĉio ne marŝas bone. Li eniras la laktejon, sed la mutulino ne atentas lin; kun premitaj lipoj ŝi staras ĉe la barelo farante nenion. Klomp staras kun la manoj en la poŝoj kaj ne eltiras ilin. Fikse rigardante la mutulinon, li paŝas al ŝi per kvar longaj pezaj paŝoj, kaj per la kubuto tuŝegas ŝin. Rika rigardas lin, sed tuj poste jam tute ne atentante la farmiston, ŝi reprenas sian antaŭan sintenadon. Klomp ruĝiĝas pro indigno, atendas minuton por vidi, ĉu ŝi komencos labori, sed vidante, ke la tuŝego restis sen rezulto, li la duan fojon ŝin tuŝegas, sed pli forte. La mutulino estas surprizita, ĉar ŝi ne komprenas, kion intencas la farmisto. Ŝi turnas al li la dorson, sed ne eklaboras.

Du aliaj servistinoj, ankaŭ laborantaj en la laktejo, ekhaltis por vidi tion, kio okazos, ĉar ili konas la mutulinon kaj scias, ke ŝi obeas nur al la mastrino.

—Eklaboru!— krias Klomp al ili. La servistinoj obeas, sed retenas kun peno mokan rideton. Rika tamen ne obeas kaj Klomp por la tria fojo puŝegas ŝin kubute. La mutulino sin turnas al li kaj minace rigardas la farmiston, kies kolero ekflamis. Li montras kubute la barelon kaj krias: —Laboru!

Rika, anstataŭ obei, metas ambaŭ manojn sur siajn