Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/209

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ambaŭ manojn de sia servistino kaj refoje skuante la kapon, ŝi duone riproĉe, duone malĝoje rigardas en la okulojn de la mutulino. Ĉi tiu ektremetas, falas sur la genuojn kaj kaŝante la vizaĝon sur la antaŭtuko de sia mastrino, laŭte ekkriploras pro eksciteco kaj nervemeco. Tuta ŝia korpo skuiĝas. La farmistedzino karesas al ŝi la kapon kaj levas ŝian vizaĝon, kiu banas en larmoj. Iom post iom Rika rekvietiĝas, fine ekstaras kaj ambaŭ iras en la laktejon, kie la du servistinoj purigas la kahelplankon. Iliaj vizaĝoj estas ankoraŭ ruĝaj pro ridado. Ili scias, ke la mutulino atendas ordonojn nur de la mastrino, sed ili ne estis atendintaj, ke ŝi tiel kuraĝe repagus unu solan vangfrapon de la farmisto, tiom pli, ĉar li estas vera giganto kaj dekfoje pli forta ol Rika. Ili kun ĝojo vidis, ke la farmisto, post kiam lia edzino forkondukis Rika, foriris el la laktejo, eĉ ne rigardante post si, kaj tiel malseka de la blanka bano, ke li lasis longajn striojn da buterlakto post si de la loko de l' batalo ĝis la antaŭdoma pordo, tra kiu li malaperas por almeti sekajn vestojn. La servistinoj fine haltigas la ridadojn. Ili scias, ke Klomp, kiu en realo estas malkuraĝulo, jam ne revenos por esplori, ĉu ĉio marŝas bone en la laktejo.

Rika reprenas sian laboron kaj la farmistedzino sin turnas al la servistinoj por informiĝi pri la kaŭzo de la stranga bapto, kiun ĵus ekhavis ŝia edzo kaj ili detale ĉion rakontas de la komenco ĝis la fino.

—Mi ja konjektis, ke li ŝin batis—, ŝi diris, kaj vidante ke Rika laboras, ŝi kviete iras al la familia ĉambro, kie ŝi trovas Klomp. Li almetis jam alian pantalonon kaj staras antaŭ la spegulo por kombi al si la harojn ankoraŭ malsekajn pro la akvo, per kiu li purigis ilin. Vidante eniri sian edzinon, li iom hontas, sed ĉar lia