Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/211

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas tro malkuraĝa por ĝin eksplodigi nun. Li iras sur la kampojn, eble tie li renkontos laboriston, kiu same kiel Rika ne laboras kaj li promesas al si, ke li sur tiun sentaŭgulon libere ellasos sian ĝis nun retenitan koleron. Liaj dikaj piedoj malgracie paŝon post paŝo portas lin plue, dum la pezaj ŝuoj dispecigas la argilpecojn sur la kampo, kvazaŭ ĉiu el tiuj pecoj kaŝus en si surdmutan servistinon. Li rigardas ĉirkaŭe, sed... ĉio marŝas bone, ĉar sur la kampoj la laboristoj laboras diligente, kaj fine por serĉi distradon, li saltas trans la foson sur la makadaman vojon, kaj laŭiras ĝin ĝis la vilaĝo, kie li en trinkejo trovas konsilon ĉe kelkaj glasetoj da brando.

Rika dume laboradas sen interrompo, ne pro la farmisto, kiu ŝin insultis, sed pro la mildaj rigardoj de lia edzino.

Rika sentas pli ol iam antaŭe, ke Klomp estas aroganta stulta diablo, kiu ŝin malamas, sed ŝi ne timas lian malamon. Ŝi sentas ankaŭ, ke la mastrino estas anĝelo, kiu komprenas, estimas kaj ŝatas ŝin, kaj helpos al ŝi ne nur kontraŭ tiu diablo, sed ankaŭ por protekti la infaneton, kaj feliĉa rideto naskiĝas sur ŝia vizaĝo. La kavetoj en la vangoj dum momento pliprofundiĝas kaj jam ne pensante pri la survango, nek pri la farmisto, ŝi enpense kaj image vidas la knabeton en sia dometo, kaj ŝi daŭrigas sian laboron, feliĉa, ke la horo alproksimiĝas, kiam ŝi povos rapidi hejmen por suĉigi kaj varti lin.