Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/213

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trinkas sian kafon, manĝas sian buterpanon kaj de tempo al tempo daŭrigas aranĝi la vestetojn. Fine la farmisto jam ne povas regi sin kaj pro kolero enbuŝigas grandan pecon da pano. Ĝi preskaŭ sufokas lin; li tusas per ĉiuj fortoj kaj kiam fine li sukcesis engluti la pecegon, li estas ruĝa kiel ĉerizo. Li fintrinkas la tason da kafo kaj montrante per la gazeto la vestetojn, kiujn lia edzino kunfaldas, li demandas:

—Kio estas tio?

—Vestetoj.

—Tion mi vidas..., sed por kiu?

—Por Moseo.

—Por la trovito? ... Hm! ... Ĉu la mutulino mem ne povas prizorgi tiujn vestojn?

—Ŝi povas, sed mi volas surprizi ŝin.

—Surprizi!?

—Jes, la infano havas sufiĉajn vestojn, sed ili ne taŭgas por la ceremonio.

—Ceremonio!?

—Moseo kompreneble devas esti baptata kaj por tiu ceremonio li bezonas specialajn vestetojn.

—Nu! ... ĉu vi devas pretigi ilin?

—Mi ne devas, sed plaĉas al mi pretigi ilin, ĉar Rika ne komprenas, nek pri baptado, nek pri vestoj bezonataj por tiu baptado.

—Ĉi tiu infano devas esti baptata!?

—Memkompreneble! ... Ni loĝas en kristana vilaĝeto, kie ĉiuj infanoj estas dece baptataj. Kial do oni farus escepton kun Moseo?

—Jen io bela! ... Ĉu la parencoj de la mutulino ne povas zorgi pri ĝi?

—Sendube ili povos, sed mi ja povas ankaŭ, kaj la pastro petis al mi aranĝi ĉion.

—Hm! ... bela afero!