Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/217

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Strangaj pensoj eniras la kapon de la mutulino: Kial ŝi devas iri kun la mastrino? ... Kien? ... Kial la infano ĉeestas? ...

Ili iras plue laŭ la sabla vojeto. La ŝuoj de Rika nun tute ne flanken ĵetas nubetojn el sablo, ĉar ili estas tre malpezaj, kaj estas al ŝi, kvazaŭ ŝi irus nudpiede. Ili atingas la makadaman vojon kaj Rika ekvidas, ke la paŝoj de la mastrino sin direktas al la mortintejo. Ili iras trans la mortintejon kaj en tiun turhavan konstruaĵon, kies internon la mutulino neniam vidis. Ŝi scias, ke la blankbarbulo multfoje eniris ĝin, sed kial ŝi ne scias, ĉar pri religio si komprenas absolute nenion. Tamen ĉar la blankbarbulo ĉiam estas afabla al ŝi, Rika plenkonfide sekvas la mastrinon tra la turpordo kaj trans la turplankon, faritan el grandaj bluaj kaheloj. Rika rigardas supren al la alta plafono, tra kiu pendas dikega ŝnuro ĝis la planko. La mastrino paŝas preter ln ŝnurego, eniras la preĝejon kaj la mutulino sekvas. Ŝi vidas plankon el gigantaj grizaj ŝtonegoj kun surskribaĵoj. En du vicoj staras flave pentritaj tre longaj benkoj. Ili preteriras ilin kaj ekhaltas preskaŭ tuj antaŭ granda bruna skulptita objekto el ligno, kiu estas simila al barelo kaj super kiu sin etendas kvadrata tabulo en horizontala pozicio, tenita per dika fera stango eliranta el la muro tuj apud la plafono. Ĉe ĉiu flanko de tiu barelo (Rika ne scias, ke tio estas la predikseĝo) staras nur la planko alta benko, formanta kune kun la du muroj triangulon. Al unu el tiuj benkoj iras la mastrino kaj la mutulino sekvas. Ambaŭ eksidas kaj Rika pacience, sed scivole atendas, kion ŝi devos fari en tiu benkplena ĉambrego, kies muroj kaj plafono estas neĝoblankaj. Antaŭ ŝi la turpordo staras nefermita, kaj la dika ŝnuro tieldire dividas ĝian kadron en du egalajn partojn. Subite viro, kiun ŝi konas kiel laboriston kaj