Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/219

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gardante nek dekstren, nek maldekstren, li eksidas en la benko antaŭ Rika kaj sia edzino. Klomp ŝajnigas ne vidi ilin. Laste eniras la pastro. Enirante li demetas la altan ĉapelon kaj gravmiene iras al la predika seĝo, ekhaltas tie, metas la ĉapelon antaŭ la vizaĝon kaj preĝas enpense. Tiam li supreniras la malaltan ŝtuparon, kondukantan en la "barelon" kaj ekstaras tie.

Rika miregas. —Kion la blankbarbulo faros tie?— ŝi pensas.

La pastro benas la aŭskultantaron, preĝas laŭtvoĉe, kaj poste ĉiuj kantas psalmon.

Rika vidas, ke ĉiuj malfermis libreton kaj movadas la lipojn. Ŝi rimarkas, ke ĉiuj sammaniere movadas ilin kaj ŝi konjektas el tio, ke ĉiuj legas la samajn vortojn, sed tre malrapide. Ŝi ne konscias, ke oni kantas kaj ke la orgeno ludas.

Post kiam ĉiuj ĉesis movadi la lipojn, la pastro sola faras tion; li predikas. La unua parto de la prediko daŭras duonan horon.

La predikisto havas strangan manieron de prediko; li laŭvice rigardas tra la du fenestroj flanke de la predikseĝo, kaj sur la skribitan predikaĵon antaŭ si, ĉar li ĉiam legas ĝin.

Klomp tute ne aŭskultas; li malbenas enpense la mutulinon, ŝian infanon kaj deziras, ke ili ambaŭ estu ĉe ĉiuj diabloj. Li ekmemoras la renversitan laktobarelon kaj la ridadon de la servistinoj, kaj li ekhontas kaj ekbolas pro interna kolero, sed en la preĝejo li ne povas eksplodigi tiun koleron. La antaŭ li sidanta servistinaĉo ĝenas lin kaj por eviti ŝiajn rigardojn, li ŝajnigas legi en la psalmolibro. Anstataŭ legi tamen, li kalkulas sian gajnon de la aveno, de la hordeo, de venditaj bovinoj kaj ĉevaloj kaj tiel plu. Lian kalkulon fine interrompis la pastro, kiu malsupreniras la ŝtup