Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/220

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

areton de la predikseĝo kaj ekstaras antaŭ la aŭskultantaro ĉe la baptopelvo. Samtempe sinjorino Klomp ekstaras, kaj sur la brakoj ŝi portas la infanon al la predikisto. Li surŝprucigas iom da akvo sur la vizaĝon de la infano kaj solene diras: —Moseo, mi vin baptas en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Sankta Spirito; amen!

La mutulino sidas kun etendita kolo kaj rigardas; ŝi tamen ne komprenas tion, kio okazas, sedkonscias, ke la tuta soleno fariĝas en honoro de la infano, kaj ŝi estas kortuŝata kaj ellasas du grandajn larmojn. Ŝi nun scias, kial la mastrino tiel bele vestis ŝin kaj ŝian knabeton, kaj kiam la mastrino returnas sin kun la baptita Moseo kaj eksidas refoje ĉe sia flanko, la mutulino kaptas ŝian manon kaj premas ĝin.

Ambaŭ estas feliĉaj, pli feliĉaj ol Klomp, kiu en realo hontas, ĉar lia edzino tiel publike sin okupas kun tia ordinara servistino kaj kun tia bubaĉo, kiu eble estas nur judo aŭ turko, kaj li ĝojas, kiam la dua parto de la prediko estas finita kaj ke li povos reiri hejmen por fordormi kelkajn pluajn horojn de la enuiga dimanĉo.

Ne nur Rika miras dum la ceremonio, sed ĉiuj aliaj vizitantoj miris: Rika pro la honoro, farita al la knabeto kaj la aliaj pro tio, ke Klomp dum la predikado ne dormis kiel laŭkutime.



Moseo, kies familia nomo estas Landman, ĉar la mutulino sin nomas tiel, Moseo estas sana knabeto. Li kreskadas tieldire kiel brasiko, manĝadas kiel lupo, kaj jam ne suĉas lakton. Lia stomako estas tia, ke li povas manĝkonsumi ĉion, kaj ĉion li manĝas kun admirinda apetito. Neniam li malsanas, neniam li ploras, ĉar li estas ĉiam kontenta.

Li estas nun kvinjara kaj regule akompanas la mutulinon