Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/221

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la farmejo, kie li sin amuzas en la ĝardeno kun la kokinoj, aŭ sur la herbejon, kie li ludas kun la ŝafidoj.

Ĉiuj loĝantoj de Brej kaj Warfum konas Moseon, kaj ĉiuj trovas lin belega knabo, ĉar belega li estas. Neniam oni vidis pli belajn krispajn harojn ol tiujn de Moseo; neniu knabo iam havis pli belajn, pli nigrajn kaj pli honestajn okulojn, pli rektan nazon kaj pli belan buŝon ul Moseo.

Kiam la mutulino iras al Pentman, ĉiam Moseo akompanas ŝin kaj ĉiam la spicisto prezentas al li kuketon aŭ ligon, kiun la knabo memkompreneble tuj formanĝas kun apetito.

Rika scias, ke li povas aŭdi kaj paroli kaj ke li havas en la oreloj tiun mirindan senton, kiu al ŝi mankas, kaj ŝi estas feliĉa pro tio.

Kun miro ŝi rigardas lin, kiam li same kiel la spicisto movadas la lipojn, se li volas komprenigi ion al lia Moseo povas kuri kiel leporo, ĉar de sia juna aĝo li lernis movadi la piedojn en vigla maniero; Rika ĉiam iras rapide sekve por ne postresti, li estas devigata rapidigi ilin, ĉar ili estas pli mallongaj ol tiuj de la "patrino".

Kiam Rika iras kun Moseo, kiun ŝi preskaŭ ĉiam tenas ĉe la mano, ĉiuj preterpasantoj postrigardas ilin, kaj ĉiuj (nur ne Klomp), sentas admiron kaj respekton por la servistino, kiu kiel vera patrino sin dediĉas al fremda infano, kiun ŝi amas kiel propran filon.

Instinkte ŝi scias, ke la homoj ŝin estimas pro la trovito, kaj ŝi fieriĝas pro tio.

Moseo konas ĉiujn flankvojetojn de Brej kaj povas salti trans multajn longfosojn. Kelkfoje li saltas en unu el ili kaj rehejmiĝas malseka kiel akvorato, sed Rika ne koleras pro tio. En tiuj okazoj ŝi surmetas al li sekajn vestojn, la malsekajn ŝi purigas, sed neniam ŝi punas la