Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/222

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

knabon, ŝi eĉ ne sulkigas la frunton, kiam Moseo venas hejmen post tia malsukcesinta salto, ĉar li estas ŝia karulo, kaj ĉio, kion li faras, estas bone farita. Li tamen ne estas trodorlotita knabo, sed ĉiam la samhumora, kontenta, feliĉa bubeto, amata de ciuj, nur ne de Klomp. Ĉi tiu ununura malamiko tamen ne kuraĝas montri sian malamon, sekve li evitas lin same kiel li evitas la mutulinon.

Estas io, kio tre surprizas Rika. Kelkfoje la knabo iras al Brej kaj eksidas sur la planko de la nefermita turo kaj kun dispartigitaj lipoj fikse rigardas antaŭ sin al la malbela ruĝa muro, kvazaŭ li aŭskultus ion misteran sin trovantan post ĝi en la preĝejo.

Multfoje, precipe en sabato je la dekdua horo, kiam ŝi ne trovas la knabon en la dometo, ŝi iras al la turo kaj tiam li sidas tie sur la malvarmaj kaheloj kaj aŭskultadas.

La orgenisto, kiu ordinare sabate ekzercas la psalmojn, ludotajn en la posta tago dum la diservo, ankaŭ multfoje, forlasante la preĝejon, rimarkas tie la sidantan knabon kaj ĉiam li diras al si:

—Li amas muzikon.

Moseo estas jam tro granda knabo por dormi en la kesteto, sekve Rika aĉetis forporteblan liteton, kiu staras flanke de la ŝia, kaj la kesteto kun la misterplena skribaĵo, kiun neniu povosciis deĉifri, staras nun en la subtegmentejo.

Kaj Moseo kreskas... kreskadas.

Monatoj pasas, Moseo fariĝis sesjara kaj devas vizitadi la lernejon de Brej. Rika scias nun, ke la viro, kiu sidis antaŭ la orgeno, kiam la knabo estis baptata, instruadas infanojn, kaj ŝi volas, ke Moseo lernas skribi kaj legi, ĉar ĉiuj homoj povoscias tion, nur ne ŝi mem.

Moseo konas la vojon al la lernejo kaj fidele vizi-