Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/225

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvara Ĉapitro

Kermeso en la vilaĝo — La karuselo kaj kio plej multe interesas Moseon — La Valpurgisnokto — Du flutoj — Kion oni vidas en la cirko — Moseo estas rajdisto kaj li mem scias nenion pri tio.

Estas en la jaro 1904a kaj en la monato Junio, kaj en tiu monato la vilaĝo Warfum ĉiujare havas sian kermeson.

En la tiel nomita Turstrato, tio estas tiu strato, ĉe kies okcidenta flanko staras la preĝejo kun la alta turo, sin etendas du vicoj da kermestendetoj, kie la kermesaj vizitantoj povas aĉeti ludilojn por infanoj, kukojn, ĉokoladon, fritpastaĵojn kaj cetere.

Inter tiuj tendetoj staras aliaj, kie oni vete ĵetas ringojn ĉirkaŭ tranĉiloj, starantaj iom poste kaj en longaj vicoj sur dekliva tabulo. En aliaj la vizitantoj trovas okazon farigi siajn portretojn, esplori sian estonton, vidi dikegan, tricent-kilograman sinjorinon, aŭ ĉevalon kun kvin piedoj kaj aliajn mirindaĵojn.

Proksime de tiu tendetaro, en flankstrato antaŭ la publika lernejo sin turnadas karuselo. Ĝi estas plena je knaboj kaj knabinoj. Unuj sidas sur ligna ĉevalo, aliaj sur ligna virineto de maro kun bela kurba vosto, aŭ sur ligna oscedanta leono kun longaj kolharoj.

Tuj apud la karuselo staras longa fosto, sur kiu estas najlita fera kesteto, en kies mezo troviĝas ronda elstaranta butono. La infanoj, kiujn rapidege turnas la karuselo, tenas en la mano maldikan lanceton el fero,