Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/226

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ĉiu laŭ sia vico klopodas tuŝi kaj puŝi la butonon en la kesteton. La butono korespondas kun aŭtomato kaj se la butono estas sufiĉe forte tuŝata, tiu aŭtomato efikas kaj supren saltas el la kesteto ligna grimacanta kapo de viro. La feliĉa knabo, kiu laŭ tiu maniero supren saltigis la kapon, ne bezonas pagi por la sekvanta turnado.

Dum granda orgeno, staranta ĉe la dika akso de la karuselo, ludas, la geknaboj kun kapturniĝanta rapideco preterflugas la kesteton kaj la tintado de iliaj lancoj sur la kesteto sin miksas kun la sonoj de l' orgeno kaj la laŭtaj krioj kaj ridoj de l'infanoj.

Moseo tamen ne partoprenas tiun turnirludadon. La lanco, kiun li de la komenco de l' turnado havis en la mano, restas tie sen movo. Li ne celas la butonon por aŭtomate aperigi la grimacantan virkapon; li nur rigardas antaŭ sin kaj al sia patrino, kiam lia leono en fluganta rapideco preterpasas ŝin. Li aŭskultas la orgenon, kiu ne ludas psalmojn, sed valsojn kaj muzikaĵojn el operoj. Ĝi ĵus ekludis la Valpurgisnokton el Faust, kaj la knabo estas ravita de la bela muziko, kiu tuŝas tutan lian animon. Intertempe li turniĝas kaj turniĝas; ĉiufoje, kiam la leono flugpasas la mutulinon, li ŝin rigardas, ĉiam aŭskultante la operomuzikaĵon. Li ne ekpensas pri tio forlasi sian lokon kaj por ĉiu turnado de la karuselo, daŭranta proksimume tri minutojn, li pagas unu cendon al la karuselisto. Ĉi tiu trovas, ke li estas bela knabo; li frapetas al li sur la ŝultron aŭ sur la vangon aŭ sur la belajn buklojn ĉiufoje, kiam li ricevas la cendon kaj Moseo ridetas, turniĝadas kaj aŭskultadas. Jam pli ol dudekfoje li pagis unu cendon kaj dume li aŭdis la Valpurgisnokton almenaŭ dek fojojn, tiel ke li konas parkere la tutan melodion, kiu tamen ne enuigas lin. Fine li sentas,