Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/227

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke lin kaptos vertigo, kaj li ekstaras post la leono. La mutulino tuj alkuras kaj helpas al li eliri la karuselon, kaj ili iras duope al la Turstrato por rigardi kaj admiri la tendetojn. Antaŭ unu el tiuj ili ekhaltas.

Oni vendas tie ludilojn, kaj Rika okule serĉas, kion ŝi aĉetos por la knabo, ĉar ŝi vidis, ke ankaŭ aliaj virinoj faris tion por siaj knaboj kaj knabinoj. La tendisto montras pafiletojn, soldatajn ĉapeletojn kaj tiel plu, sed Moseo ne volas ilin havi. La tendisto serĉas plue kaj ekkaptas fajfilojn el lado, ekfajfas sur ili por aŭdigi la belan sonon, kaj Moseo elektas unu. Rika tamen aĉetas tri de diferenca longeco, kaj la knabo estas feliĉa kun la trezoro. Nun li ja povos fari muzikon mem. Rika pagas kaj ŝi promenas plue kun Moseo.

Estas nun la tria horo en la posttagmezo. Promenante preter ĉiuj tendetoj, ili fine atingas la finon de la strato. Irante maldekstren laŭ alia strato, ili vidas je kelka distanco sur placo antaŭ hotelo la cirkon de Blanuso kaj kompanio. Tiu cirko vizitas jam dum multaj jaroj ĉiujn kermesojn de la grandaj vilaĝoj en la provinco Groningen. La cirko estas negranda, posedas nur unu ĉevalon, sed pro kelkaj aliaj mirindaj bestoj kunlaborantaj, kaj pro kelkaj bonaj artistoj la direktoro Blanuso ĉie havas sufiĉan sukceson perlabori la ĉiutagan panon por ĉiuj kunludantaj homoj kaj bestoj. La prezentado estas komenciĝonta kaj arlekeno en mikskolora kostumo laŭte anoncas al "la estimata publiko", ke oni devas rapidi por aĉeti enirbiletojn, ĉar restas nur malmultaj neokupitaj sidlokoj en la cirko.

Multaj homoj kun infanoj eniras kaj Rika, legante la scivolecon sur la vizaĝo de Moseo, aĉetas du biletojn po[**] kvardek cendoj, kaj ŝi eniras kun la knabo. Estas la unua fojo, ke Rika vidas la internon de cirko. Ĝis nun Moseo estis tro juna por ĉeesti prezen-