Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/228

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tadon, kaj ŝi mem neniam sentis deziron eniri. Ŝi nun eniras kun Moseo, kaj nur pro li. La arlekeno montras la lokojn, kie ili eksidu, kaj ili eksidas. Preskaŭ ĉiuj lokoj estas okupitaj. Rika kaj Moseo rigardas ĉirkaŭe, atendante pacience tion, kio okazos en ĉi tiu stranga, ronda, tolkovrita tendo, kies interno aspektas kiel giganta blanka pluvombrelo.

Sur la cirkloforma planko kuŝas dika tavolo da sablo bele rastita.

Ekstere la arlekeno ankoraŭ ĉiam instigas "la estimatan publikon" tuj aĉeti la lastajn disponeblajn enirbiletojn, kaj dum la ankoraŭ neokupitaj sidlokoj iom post iom estas prenataj, la prezentado komenciĝas.

Flanke de Rika, en loko apartigita de ĉiuj aliaj sidlokoj, sidas tri muzikistoj, kiuj ludas per ĉiuj siaj fortoj. La muziko ne estas tre bela, sed ĉar la oreloj de vilaĝanoj ordinare ne estas trodorlotitaj, la "estimata publiko" trovas ĝin sufiĉe bela; la plej multaj eĉ tute ne aŭskultadas la muzikon, faratan sur fluto, violono kaj malgranda tamburo.

Moseo aŭskultas atente la ĵus komenciĝintan valson, sed la mutulino, kiu ne komprenas, kion faras tiu violonisto, tiu flutisto kaj tiu tamburisto, jam ne atentas ilin. Ŝi rigardas ĉirkaŭe kaj fariĝas scivola. —Kio do okazos sub tiu ĉi grandega ombrelego, de kies pinta supro pendas du ŝnuregoj kun dika horizontala bastono? Al kio servos aliaj ŝnuroj fiksitaj al la palisegoj ĉe la enirejo de la cirko?— Tiel ŝi pensas.

Flanke de Moseo, kiu nur rigardas la rapidajn fingrojn de la flutisto kaj de la violonisto, sidas lia amiko, la spicisto Pentman, kiu tre ĝojas, ke la trovito okaze sidas tuj apud li, ĉar li amas babiladi kun la knabo.

—Bela cirko, ĉu ne vere, Moseo?— li diras.

—Jes... kaj bela muziko.