Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/231

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la ŝnuron, sed li agas tiel mallerte, ke la fraŭlino ĉiufoje devas resalti sur la sablon de la areno. Ĉiuj rigardantoj ridegas. Fine la arlekeno forpelas la mallertulon per longa bastono kaj per unu salto la fraŭlino staras sur la ŝnurego, kie ŝi ekdancas kun longa balancostango. Rapide ŝi kuras antaŭen, malantaŭen, sin rulas ĉirkaŭ si mem, reekstaras, refoje kuras kaj dorse returnen kuras, kaj fine forĵetante la balancostangon, ŝi saltetas antaŭen kaj returnen kun du flagetoj, kiujn ŝi svingadas super sia kapo.

Subite la arlekeno kaj la malsprita Aŭgusto revenas laŭte interdisputante pri la dancistino. La disputado estas tre amuziga kaj ĉiuj laŭtege ridas pro la demandoj kaj la respondoj, kiuj sin sekvas rapide. Intertempe la dancistino malaperas, kaj rapide engalopas la ĉevalo. La besto ĉirkaŭgalopas du fojojn kaj tiam eniras kaprino, kiu ekhaltas en la mezo de la areno. Vidante la kaprinon, la ĉevalo ekhaltas kaj atendas pacience, ĝis kiam ŝtuparo estas lokata de la sabla planko ĝis la vosto de la ĉevalo. La kaprino supreniras la ŝtuparon kaj ekstaras sur la ĉevaldorso. Post la kaprino enkuras hundo, kiu saltas sur la kaprinon kaj fine ensaltas sur la malantaŭaj piedoj simieto. Dum laŭtaj ridegoj de la publiko la simieto rampas sur la ĉevalon, de ĝi sur la kaprinon kaj poste sur la hundon. Gravmiene la direktoro, staranta en la mezo de la areno, faras sian riverencon, klaketas per la vipo kaj la ĉevalo ekpaŝas kaj fine galopas ĉirkaŭen kun la tri rajdantoj sur la dorso.

Kvankam ĉi tiu numero de la programo havas en realo nenion rimarkindan por persono, kiu vidis prezentadojn en granda cirko, tiuj kvar bestoj-artistoj tamen kaŭzas la plej grandan admiron de vilaĝanoj, kiuj nur unu foje ĉiujare ĉeestas ion tian dum la kermeso. Estas do memkompreneble, ke la bestoj post tiu numero de