Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/232

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la programo estas revokataj por akcepti siajn laŭrojn de la publiko.

Ankaŭ Rika partoprenas al la aplaŭdado. Ŝi kun intereso sekvas ĉiujn numerojn de la programo, ne nur pro la plezuro, kiun ili kaŭzas al ŝi mem, sed precipe pro Moseo, kiu kun ruĝaj vangoj sidas sur sia loko, jen rigardante la artistojn, jen aŭskultante la belan muzikon ĉe sia flanko.

Venas nun la vico de la gimnastikisto por "labori" sur la trapezo. Lin sekvas denove intertempa amuzaĵo de du arlekenoj kaj de la malsprita Aŭgusto.

Dum la lastaj numeroj la mutulino ekrimarkis, ke la malsprita Aŭgusto multfoje rigardas ŝin kaj Moseon, sed precipe la lastan. Ŝajnas al ŝi, ke tiu stranga viro intencas ion kun la knabo kaj ŝi jam ne perdas lin el la okuloj. Ŝi rimarkas, ke li parolas al la direktoro pri Moseo, kaj ke la direktoro siavice atente rigardas kaj okule ekzamenas ŝian knabon.

—Kion do ili intencas kun li?—, ŝi pensas.

—Eble ili trovas lin rimarkinda knabo—, ŝi pensas post kelka tempo. Momenton poste la malsprita Aŭgusto, ĉiam dirante ŝercaĵojn, kiuj laŭte ridigas la rigardantojn, eksidas post la spicisto, kaj dum la du arlekenoj duope kaptas la atenton de la rigardantoj, li mallaŭte diras al la spicisto:

—Diru foje, sinjoro, tiu knabo do ne estas via filo?

—Mia filo? ... Ho ne!

—Kies filo li estas?

—De la surdmuta virino, sidanta ĉe lia flanko.

—Ĉu li vere estas ŝia filo?

—Kial vi deziras scii tion?

—Tial, ke li tute ne similas ŝin, nek iun alian en la tuta vilaĝo. Ŝajnas al mi, ke li ne naskiĝis tie ĉi,