Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/233

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ke li estas eksterordinara knabo; kaj ni bezonas eksterordinaran knabon por helpi al ni.

—Ĉu por helpi al vi?

—Jes, knabon, kiu kunludas en la antaŭlasta numero. Ĉu si kaj li konsentos en tio?

—Mi ne scias; demandu do al Moseo mem, li eble volonte konsentos.

—Dankon!

Aŭgusto flustras kelkajn vortojn en la orelon de la knabo, kiu komence estas surprizita, sed poste ekridetas kaj kapjesas. La malsprita Aŭgusto iras for kaj lin sekvas per la okuloj la mutulino, kiu ne povas diveni, kion intencas tiu arlekeno, sed ĉar la knabo ŝajnas kontenta kaj ridetas ankoraŭ, ŝia malkonfido tuj malaperas; krom tio ŝi scias, ke ĉiuj homoj amas la knabon, ŝi do havos nenion por timi, kaj refoje ŝi kun scivolo atendas tion, kio estas okazonta sur la areno.

—Kion li flustris al vi, Moseo?— demandas la spicisto.

—Ĉu mi volas rajdi fojon sur la ĉevalo por amuzi la homojn.

—Ĉu vi povas rajdi?

—Mi multfoje rajdas sur la blankulo de Klomp.

—Ĉu vi ne timas defali de la ĉevalo?

—Ho, ne! ...— Li volas paroli plue, sed io nova estas komenciĝonta kaj li eksilentas, rigardante la lokon, kie eniras la artistoj kaj la bestoj. La direktoro ĵus eniris. Li salutas per la vipo la rigardantojn kaj diras, ke li havas la honoron anonci specialan numeron titolitan: "La misterplena rajdado", per kiu "la estimata publiko" spertos la mirindan fortecon de la hipnoto. —La hipnoto— tiel la direktoro diras plue, —havas la mirindan fortecon, ke ĝi povas fari por momento artiston el ĉiu ajn persono ĉeestanta la prezentadon, kondiĉe, ke la