Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/237

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaptas ĝin kaj fajfas belan melodion kaj fine ŝi ekstaras sur seĝo, alte tenas ringegon kaj la knabo saltas tra ĝin. Post ĉiu salto liaj piedoj gracie retuŝas la dorson de la ĉevalo, ili nek hezitas, nek faras unu malbonan paŝon aŭ movon. La malspritulo fine ĵetas al la knabo ŝnuron kaj li salte ludas per ĝi. Post du aŭ tri minutoj, dum la galopado iom post iom malrapidiĝas, li forĵetas la ŝnuron kaj la ĉevalo ekhaltas. Laŭtaj krioj de admiro resonas tra la cirko, Moseo desaltas de la ĉevalo, sidiĝas refoje sur la seĝo kaj la fraŭlino, tuŝante lian frunton, diras: — Vekiĝu!

Tiam ambaŭ forlasas la arenon kaj fariĝas paŭzo, dum komenciĝas laŭtega interparolado de la rigardantoj, kiuj priparolas inter si la fortecon de la hipnoto. Kelkaj dubas pri la artaj procedoj, en kiuj la knabo perdis sian propran volon kaj obeis aŭtomate al la fraŭlino, kiu hipnotigis lin; ili kredas, ke la rigardantoj sub influo de mistera imago kredis vidi la rajdantan knabon. Aliaj kontraŭe opinias, ke pupo, speco de aŭtomato staris sur la ĉevalo anstataŭ Moseo.

La leganto de tiu ĉi rakonto mem kredos, opiniante same kiel kelkaj rigardantoj de la cirko, ke mistero sin kaŝas sub ĉio, kio rilatas la strangan rajdadon, kaj li pravas: Vere io mistera sin kaŝas sub tio, sed ne estas ankoraŭ tempo forpreni la tukon, per kiu ni kaŝas tiun misteraĵon. Iom post iom en ĉi tiu libro alproksimiĝas la ĉapitro, en kiu la verkisto propravole fortiros tiun tukon kaj tiam ĉiu spertos, ke la okazo estas tre ordinara.

Kio ajn estas: Moseo estas la heroo de la tago kaj lia nomo flugas de buŝo al buŝo, kaj kiam li fine reaperas sur la areno, li estas salutata per laŭtaj krioj kaj aplaŭdoj. Kviete, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta, li