Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/238

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eksidas sur sia benko, kaj Rika ĝojas, ke li revenis sen rompitaj kruroj, sed sana kiel antaŭe. Ŝi kaptas lian brakon kaj per larĝe malfermitaj okuloj, supren levita fingro kaj skuanta kapo komprenigas al li jam ne partopreni tiajn plendanĝerajn akrobataĵojn.

Moseo komprenas nenion pri la al li montritaj aplaŭdoj, kaj kiam la spicisto demandas al li, ĉu li estas laca, la knabo kviete respondas:

—Kial?

—Pro la rajdado.

— Kia rajdado?

—Vi ja rajdis!

La fraŭlino promesis al mi, ke mi rajdu, sed mi tute ne rajdis.

Pentman ne estas surprizita pro la respondoj de la knabo; li ja scias, ke la dorminto neniam memoras, kion li faris dum la hipnota dormo, sed almenaŭ Moseo devus esti laca post tiom da saltoj kaj saltegoj; tamen li havas eĉ ne unu malsekan haron sur la kapo.

—Kion vi faris ekster la areno?— plue demandas la spicisto.

—Ŝi kondukis min en malluman ĉambreton, kaj tie mi sidis longan tempon; krom tio mi faris tute nenion.

Pentman pensas pri la hipnota dormo kaj ridetas. Aliaj personoj, sidantaj antaŭ kaj malantaŭ la knabo, volas kontentigi sian scivolecon pri la mistera rajdado kaj jam multaj demandoj direktiĝas al Moseo, sed li ne povas respondi ilin, ĉar ĉiuj parolas samtempe; li sekve altigas la ŝultrojn, ridetas, sed silentas, tiom pli, ĉar la paŭzo finiĝas kaj la pantomimo komenciĝas. Oni nun ludas "Arlekeno kaj Arĝentino". La pantomimo estas akompanata de dolĉa muziko, kiu tre plaĉas al Moseo, kaj fine la vilaĝa turo sonigas la sesan horon, kaj la prezentado estas finita.