Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/240

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kvina Ĉapitro

Pri neĝo kaj iu, kiu vagadas en la neĝo — Rifuzita rifuĝejo — La izolita dometo — Stranga sonĝo kaj... hundoj kaj katoj — Stranga dumnokta muziko — La ratkaptisto de Hameln — La "Kol-Nidrej" de Maks Bruch — Violonĉelisto kaj flutisto — Pri multekosta muzikilo — Ripozo post laciga nokto.

Neĝo..., neĝo..., neĝo en la aero, kie milionoj da rulŝvebantaj neĝeroj sin interpuŝadas... Neĝo sur la domoj, sur la senfoliaj arboj, sur la kamparo kaj sur la frostiĝinta akvo en la longfosoj kaj kanaloj... Neĝo sur la vojoj... Neĝo ĉie...

Unu vasta dika tavolo griza kovras kvazaŭ unu sola vata tuko la tutan ĉirkaŭaĵon. Nur la arboj elstaras el ĝi, kaj ĉar la vento forpelis de ili iom de la falanta neĝo, la malhelaj branĉoj sin etendas ĉiuloken kvazaŭ por peti protekton kontraŭ la rigida malvarmo, kaj ili malakre konturiĝas sur la griza ĉielo.

Estas la kvina horo en la mateno. Ĉie regas granda nokta silento, nur kelkfoje interrompata de la muĝanta vento, kiu ĉirkaŭpelas la neĝerojn, ĝis kiam ili atingas siajn antaŭ ili falantajn kamaradojn malsupre sur la griza tero.

Nur unu sola homo al si liberigas vojon tra la neĝo sur la vojo al Brej. De kie li venis, neniu povus diri; kien li iras, ankaŭ neniu povus diri, eĉ li mem ne ŝajnas tion scii, ĉar de tempo al tempo, kiam la neĝeroj al li ne malhelpas, li vidas ĉirkaŭe, kvazaŭ por esplori, ĉu baldaŭ sin montras loko por rifuĝi. Kun peno liaj ri-