Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/241

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gidaj kruroj portas lin pli malproksimen. Jen li ekhaltas, blovante en la malvarmajn manojn, kiujn li tuj poste remetas en la profundajn poŝojn de la longa surtuto, jen li ekmarŝas plue. Pro la neĝeroj kaj la griza ĉirkaŭaĵo ne estas eble diri, kiel li aspektas; oni nur vidas, ke li konstante sin klinadas teren por ne perdi la egalpezon, ĉar sur la dorso li portas objekton, kiu ŝajnas esti peza kaj kiu similas grandan longforman sakon.

Spiregante li iras plue sian vojon tra la griza tavolo, kiu ĉe ĉiu minuto plidikiĝas, ĉar la neĝeroj daŭradas fali kaj frapadas al li en la vizaĝon. La viro, ne vidante unuan lokon por ekhalti, marŝas kaj marŝadas plue. Ĉe ĉiu paŝo la ŝuoj faras profundajn truojn en la neĝo kaj ju pli longe li marŝadas, des pli multe li sentas, ke liaj fortoj fine lin forlasos. Li tamen ne perdas la kuraĝon kaj iras plue. Li pasas la preĝejon, sed tute ne rimarkas ĝin pro la falanta neĝo, preskaŭ blindiganta lin. Li nur vidas antaŭ sin sur la vojo kaj sur la iom pli mallumajn longfosojn ĉe liaj flankoj. Ankoraŭ kvarono da horo, kaj li staras sur loko, kie li devas turni sin dekstren aŭ maldekstren, ĉar tie la vojo subite trafas alian vojon, kun kiu ĝi formas grandan ĉefliteron T.

La viro rigardas dekstren kaj ekpripensas. Kiun direkton li sekvos? Li ne scias, kaj ne sciante kial, li sin turnas maldekstren. Ĉi tiu nova vojo, same kiel la ĵus forlasita, estas ambaŭflanke limigita de longfoso kaj montras la saman aspekton. Nur tie kaj tie ĉi staras malalta arbeto, arbetaĵo aŭ krado, tra kiu oni povas eniri la kamparon aŭ la herbejon transe de la longfosoj. Nenie sin montras domo. Ĉirkaŭe dum kvarono da horo li sekvas la ĵus elektitan vojon kaj jen li por la dua fojo iras maldekstren, ĉar la vojo faras rektan angulon kaj de tie plilongiĝas tiom, kiom la okuloj povas vidi. Feliĉe je kelka distanco tuj apud la vojo kaj en ĝardeneto