Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/243

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vis antaŭ unu horo kaj duono. Li tamen ne estas certa pri tio kaj esplorrigardas dekstren kaj maldekstren. Ĉe lia dekstra mano la vojo kondukas al granda farmejo, ĉirkaŭita de altaj arboj, kiuj etendas la nudajn senfoliajn branĉojn ĉielen. Tie sekve ne povas esti la vilaĝeto. Li rigardas maldekstren kaj ekrimarkas subite je sufiĉe longa distanco ion, kio ŝajnas esti preĝejo kun tureto. Tio do devas esti Brej. Estas la sama tureto, kiun li pasis antaŭ pli ol unu horo, sed kiun li tiam ne ekrimarkis pro la neĝeroj. Esperante trovi en Brej hoteleton por ripozi, li estas ekmarŝonta tien, kiam subite trafas liajn okulojn stranga estaĵo rapide alproksimiĝanta. Ĝi similas grandan moviĝantan sonorilon. Aŭtomate ĝi alvenas per rapidaj movetadoj. La vojaĝanto, ekkonante virinon envolvitan en larĝa mantelo, tiel ke la kapo kaj la brakoj estas tute kaŝitaj, ekĝojas. Eble ŝi povas diri al li, kie li povos trovi la deziratan hoteleton en Brej kaj irante al ŝi renkonten, li estas alparolonta ŝin, sed tre li miras, kiam la sonorilego, tute ne atendante lin, pasas kaj aŭtomate iras plue al la granda farmejo. Senbrue, sed rapide la stranga figuro, ĉe ĉiu paŝo ĵetante flanken nubeton da neĝo, daŭrigas sian vojon, eĉ ne rigardante malantaŭen kaj baldaŭ malaperas en la grizaj neĝeroj. La vojaĝanto ekintencas kuratingi la marŝantan sonorilegon por peti informojn, sed li estas multe tro laca kaj jam ne vidante la strangan figuron, li kun malĝojo iras plue sur la antaŭ li sin etendanta vojo al Brej. Li estas nun tiel laca kaj liaj piedoj estas tiel rigidaj, ke nur kun granda peno li sin trenas antaŭen. Je kelka distanco li subite ekvidas dometon antaŭ si ĉe la maldekstra flanko de la vojo. Du vicoj de malhelaj truoj en la neĝo, venantaj kurblinie de la pordo al la vojo kaj perdiĝantaj en la direkto al la farmejo, montras, ke antaŭ nelonge persono kun grandaj ŝuoj aŭ botoj