Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/244

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

forlasis tiun dometon. La vojaĝanto ekpensas, ke ili nepre devenas de viro, ĉar virino, laŭ lia opinio, ankoraŭ neniam portis tiajn grandaj ŝuojn. Estas do verŝajne, ke virino estas interne kaj ŝi sendube ne rifuzos doni al li informojn aŭ la jam tiel longe deziritan ripozejon. Eble ŝi ne ĵetfermos antaŭ lia nazo la pordon, kiel faris tiu alia kamparano. Pensante pri tio, li direktas la paŝojn al la pordo.

Antaŭ ol atingi ĝin, li ekhaltas, ĉar misteraj sonoj de du flutoj streĉas lian atenton. Ŝajnas al li, ke la sonoj venas el tiu dometo, sed li ne estas certa pri tio. Li aŭskultas atente kaj aŭdas la melodion de bela muzikaĵo. La flutistoj ludas tiel bele kaj tiel korekte, ke la viro estas surprizita en plej alta grado. Ĉiam li opiniadis, ke kamparanoj neniam sin okupas pri muziko, kaj jen tute neatendite kaj eĉ en tia frua horo de la mateno li aŭdas dueton tiel belan, ke eĉ artistoj ne povus plibeligi ĝin. Kio plej multe surprizas lin, estas, ke la du flutistoj ĝuste laŭ la sama maniero aldonas fantaziaĵojn al la melodio, kvazaŭ unu persono ludus samtempe sur du flutoj. Li aŭskultas plue, ĝis kiam la muzikistoj ĉesas ludadi. Malrapide li nun sin direktas al la pordo. Estas kvazaŭ la mistera dumnokta muziko altirus lin, kaj li jam ne povas kontraŭstari frapi al la pordo. Antaŭ ol frapi, li enrigardas tra unu el la du fenestretoj. Li vidas ĉambreton kun malmultaj mebloj. Lampeto staras sur la tablo en la mezo de la ĉambro kaj ĝia lumo disĵetas nigrajn grandajn ombrojn sur la plankon, kiu estas tute farita el kaheloj. Homojn li ne vidas, kaj tion li trovas stranga, ĉar la dometo estas laŭ lia opinio tiel malgranda, ke ĝi enhavas nur ĉi tiun unu ĉambreton. Li iras al la pordo por frapi, sed antaŭe li turnas la feran ringon, per kiu ordinare la kamparanaj dompordoj estas malfermataj. Mallaŭta grincado anoncas al li, ke la riglilo