Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/245

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

leviĝas, kaj puŝetante la pordon per la genuo, li estas kaptata de granda surprizo. Frapado estas tute superflua, la pordo subite ekmalfermiĝas. La viro deskuas de si la neĝon, kiu ĉie kovras lin, kaj prenante la longan sakon de la dorso, li mallaŭte enŝoviĝas internen kaj sen bruo refermas post si la pordon. Li staras en malluma koridoro, sed strio da lumo malsupre ĉe la muro, tri paŝoj antaŭ li, montras, kie sin trovas la pordo de la ununura ĉambro. Sciante ke neniu homo enestas, li ŝovpaŝas al la lumstrio, tuŝetas la pordon kaj trovinte ringon, turnas ĝin kaj malfermas singarde la pordon. Li enrigardas kaj samtempe varma aero venas renkonte al li. Estas do varme en tiu ĉambro kaj la varmo enlogas lin pli proksimen, tiel proksimen, ke fine li estas en la ĉambro. Starante kelkan momenton ne sciante kion fari, li senkonscie fermas la pordon kaj metinte la sakon sub la tablon, li eksidas sur seĝo kaj aŭskultas denove. La muziko tamen ne rekomenciĝas. Strange estas, ke li nenie aŭdas eĉ la plej mallaŭtan brueton. En la ĉambro eĉ ne horloĝo tiktakas, ŝajnas, kvazaŭ la morto regas en la domo. Kion li faros? Ĉu li vokos por veki personon, kiu eble dormas post tiuj duone malfermitaj pordoj transe de la tablo? Nenia signo de vivo tamen sin montras post tiuj pordoj, en kies malgranda interspaco pendas multkolora tuko, servanta kiel litkurteno. La viro eĉ ne aŭdas mallaŭtan spiradon de dormanto. La tie dorminto verŝajne jam sin levis por eliri. La vojaĝanto pensas pri la du vicoj da truoj en la neĝo, irantaj de la pordo al la vojeto kaj plue al la farmejo; eble (tiel li pensas) ili estas faritaj de iu, kiu estas dorminta post tiu litkurteno kaj eble la lito estas malplena. Metante la kubuton sur la tablon, li ripozigas la kapon sur la pugnita mano kaj ekrevas. En tiu momento kelkaj lignaĵoj sur la kameno ekkrakas kaj ekflamas; hele