Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/246

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili lumigas la vizaĝon de la vojaĝanto. Li estas ĉirkaŭe kvindekjara, bela viro kun kurba nazo kaj longaj griziĝantaj lipharoj. Profundaj sulkoj sur la alta frunto kaj ĉe la buŝanguloj donas melankolian esprimon al la nobla vizaĝo kaj montras klare, ke la viro ne estis sen zorgoj kaj ĉagreno en la lastaj tempoj. Li havas grizajn buklajn harojn, kiujn kovras granda artista ĉapelo, de kies rando, pendanta malsupren, fluetas sinsekve gutoj da neĝakvo sur la longan jakon, de kie ili, kune kun la fandiĝantaj neĝeroj, gutfalas klaketante sur la kahelojn de la planko. Tiu klaketado tamen ne malhelpas al li enprofundiĝi en pensojn. La nigraj okuloj, ombrigitaj de grizaj brovegoj, post momento fermiĝas kaj la meditado de la viro iom post iom ŝanĝiĝas en profundan dormon. Dormante li sonĝas:

Li sin trovas en granda hele lumigita salono plena je rigardantoj, antaŭ kiuj li devas ludi. Li ja estas artisto, kies famo disflugis tra la tuta mondo.

Li ludas. Majstre li manuzas la arĉon kaj la belaj tonoj de lia instrumento ravas ĉiujn aŭskultantojn ĝisplore. Post la ludado li ekhavas girlandon el belaj floroj kaj denove li devas ludi. Li estas ekkomencanta, sed io neatendita malebligas al li ludi plue. El iu loko, li ne scias kie, subite eksonas dolĉa muziko de du flutistoj. Ĉiuj ĉeestantoj kun miro rigardas ĉiuloken; la flutistoj tamen estas nevideblaj, sed ili daŭrigas la ludadon, jen duope, jen unuope. Rave ili ludas la Valpurgisnokton el Faŭst, tiel rave, ke la aŭskultantaro jam ne atentas, pri la violonĉelisto, kaj la violonĉelisto mem mallevas la manon, lasas fali la arĉon kaj ankaŭ aŭskultas...

Intertempe io stranga okazas je la girlando, kiun li pendigis sur la dorso de sia seĝo. Estas, kvazaŭ ĝiaj koloroj aliiĝus kaj kvazaŭ mistera forto enblovus vivon en ĝin. Ĝi aŭdigas mallaŭtan krion, similantan al miaŭado