Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/249

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu kiel unu sola ondiĝanta blanka tuko kovras la kamparon, la longfosojn kaj vojojn. Liaj vestoj estas jam sekaj, la varma kamena fajro sekigis ilin, nur sur la kaheloj montriĝas kvazaŭ lageto da neĝakvo ĉe la seĝo, sur kiu li sidis dum sia dormado, malgranda lageto, dissendanta du aŭ tri mallarĝajn serpentumantajn striojn sur la ruĝaj kaheloj. Al li estas nun varme kaj li ne sentas plu la rigidecon en la kruroj. Li sentas, ke la dika surtuto lin ĝenas kaj estas demetonta ĝin, kiam subite ree la sonoj de tiuj samaj flutoj ekaŭdiĝas. Ŝajnas al li, ke ili venas el la subtegmentejo de la domo, kaj malferminte la pordon de la ĉambro, li ekstaras en la pordokadro por aŭskulti. Li pravis, ie sur la subtegmentejo estas la misteraj flutistoj; jen unu, jen ambaŭ ludas. En tiu ĉi momento bela dueto sonas de supre kaj tuj poste unu flutisto majstre ludas la "Ave Maria". La fremdulo estas ravita, sed vane li streĉas la okulojn, la flutistoj estas kaj restas nevideblaj kaj ŝajnas sin kaŝi tie supre kiel koboldoj el fabelaro.

Ni konas la rakonton pri la ratkaptisto de Hameln, kiu allogis al si ne nur la ratojn, sed eĉ ĉiujn infanojn el Hameln kaj malaperis kun ili en monton. Kial la fremdulo, kiu estas artisto, ne povus allogi al si la kaŝitajn flutistojn? Li demetas la surtuton, kaptas la longan sakon de sub la tablo, eltiras nigran strangforman skatolon, en kiu kuŝas brilanta violonĉelo. Li eksidas, starigas la muzikilon inter la kruroj, kaj dum la kato rigardas lin scivole de malproksime, li prenas la arĉon, atendas momenton kaj kiam la flutistoj finis sian muzikaĵon, la violonĉelisto ekludas la saman melodion. Ravige la sonoj de la unua parto triladas tra la ĉambro kaj supreniras al la subtegmentejo, kie nun regas subita silentego. La "Ave Maria" finiĝis, sed ĝin sekvas tuj la bela "Kol-nidrej" de Maks Bruĥ. Antaŭ ol ĉi tiu muzikaĵo