Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/253

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aŭ de la riverdio Oiagruso kaj la muzo Kaliope. Per la fortoj de siaj kanto kaj liuto li malsovaĝigis la plej sovaĝajn bestojn kaj allogis al si arbojn kaj ŝtonojn.

Moseo aŭskultas kun streĉita atento, sed liaj surprizitaj okuloj klare diras:

—Pri tio mi komprenas nenion—, kaj la fremdulo demandas:

—Ĉu vi ne komprenas min?

—Ne, sinjoro.

—Nu, mia bubo, eble mi klarigos tion al vi poste, sed jam nun mi povas diri, ke en vi sin kaŝas artisto. Juna knabo, kiu tiel bone kaj korekte fajfludas tiujn muzikaĵojn, nepre povas fariĝi granda muzikisto. Sed diru, kiu fajfis kun vi?

—Mi fajfis sola.

—Sola!? ... Mi aŭdis tamen du fajfilojn.

—Mi ludis sur ambaŭ kune; sed mi neniam plu volas ludi sur ili.

—Kial?

La knabo silentas momenton, tiam rigardante al la violonĉelo kaj dolĉe tuŝante la kordojn, li diras:

—Mi ne amas plu la flutojn.

—Kial?

—Post kiam mi aŭdis la muzikon de ĉi tiu violonego, mi konscias, ke mi fajfludas malbele.

—Tio estas violonĉelo... Ĉu vi neniam aŭdis tian instrumenton?

—Mi aŭdis nur la blindan Petron, ludantan sur sia violono, sed li ne ludas bele; la sonoj de tiu ĉi granda violono estas multe pli belaj.

—Do, vi ĝin amas?

—Ho jes; ĝi estas ankoraŭ pli bela ol la orgeno en la karuselo kaj eĉ pli bela ol tiu de la preĝejo en Brej.