Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/255

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Estas kompreneble, mia bubo, ke vi ne kredas al mi, spite tio mi ne ŝercas. Sed ne ĉiuj violonĉeloj kostas tiom da mono, kiom la mia. Vi povos aĉeti uzeblan instrumenton por cent guldenoj.

—Cent guldenoj!? ... Ho, mia patrino konsentos pagi tion.

—Ĉu vi pensas, ke ŝi konsentos?

—Jes, ŝi konsentas ĉiam en ĉio, kion mi petas.

—Ĉu via patrino ankaŭ amas muzikon?

—Ŝi estas muta..., surdemuta, ŝi eĉ ne povas paroli kun ĉiuj homoj, sed min ŝi bone komprenas.

La vizaĝo de la fremdulo esprimas koran kompaton. Longe li fiksas la okulojn sur Moseon kaj ludante kun liaj bukloj, li enprofundiĝas en pensojn. Subite stranga kaprico lin ekkaptas kaj ekstarante li demandas:

—Ĉu via patrino konsentos, ke mi vin instruos?

—Vi!!?

La knabo laŭte eligas tiun unu vorton, la demando surprizas lin.

—Jes, mi..., ĉu ŝi konsentus?

—Ho jes, sinjoro.

—Kiam ŝi rehejmiĝos?

—Je la dekdua kaj kvarono.

—Bone; mi atendos ŝian revenon. Se vere ŝi konsentos, tiam mi iros al la farmisto, ĉe kiu ŝi laboras, por priparoli mian intencon, li...

Moseo interrompas lin: —Ne iru al Klomp, sinjoro; Klomp ne amas min, nek mian patrinon, mi petas: iru al la orgenisto aŭ al la pastro en Brej.

—Bone, mi iros tien.

La artisto remetas sian instrumenton en la ujon, kiun li starigas en angulo de la ĉambro; tiam li rigardas eksteren por vidi, ĉu jam ektagiĝas. La lampeto