Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/256

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

brulas ankoraŭ, sed ĝia lumo estas kiel varmega najlo, kiu ne dissendas plu lumon. Jam estas tiel lume en la dometo, ke lampo estas superflua. Moseo ĝin blove estingas, metas kelkajn torferojn en la kamenan fajron kaj pretigas sian matenmanĝon. La fremdulo intertempe sidas ĉe la tablo, li etendas la krurojn al la ekbrulantaj torferoj, metas la kubuton sur la tablon kaj apogante la kapon sur la mano, li fermas la okulojn, sin donas al meditado kaj iom post iom endormiĝas.