Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/257

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sesa Ĉapitro

Pri pastro verkanta predikaĵon kaj per kio li estas interrompata — Letero de nekonatulo — Kovacs — La rompiĝanta taseto — Pri terura malsano — Kial artisto ne plu ludas antaŭ la publiko kaj kiel li venis en Brej — Pri tio, kion Kovacs intencas fari kun la trovito.

Estas sabato kaj la tria horo en la posttagmezo. La pastro de la domareto Brej sidas en sia antaŭĉambro verkante sian predikaĵon por la venonta dimanĉo. Pro sia miopeco li sidas en kurba sintenado antaŭ la skribotablo kaj diligente laboras. Sian longan pipon el argilo, kies bruniĝinta kapo ripozas sur ĵurnalo meze de la tablo, li firmtenas per la dentoj, kaj ĉe ĉiu elblovo de fumo la antaŭstaranta suba makzelo sin movas supren. Tiel li skribis jam pli ol unu horon kaj estas skribonta ankoraŭ longan tempon, se nenio interrompos lian skribadon. Ordinare neniu interrompas lin, kiam li verkas la predikaĵon, ĉar nur pro urĝaj aferoj la servistino havas permeson ĝeni lin.

Ekstere ĉio estas silenta kaj kvieta. Jam ne neĝas; la ĉielo estas klara kaj la vetero agrabla, kvankam malvarma.

Sur la longfoso laŭlonge de la makadama vojo kelkaj knaboj forbalais la neĝon de la frostiĝinta akvo kaj nun glitiras. Jam pli ol centfoje ili pasis kaj repasis la mortintejon antaŭ la pastra domo, sed la pastro ne vidas ilin; li estas tro miopa. Krom tio la glitirado de la knaboj ne interesas lin, li atentas nur la predikaĵon,