Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/259

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Eniru!

Li estas obeata; la pordo malfermiĝas kaj la kapo kaj unu ŝultro de la servistino timeme montriĝas en la ĉambro.

—Kio estas?— la pastro demandas.

—Moseo.

—Kion li deziras?

—Li venas kun komisio de fremda sinjoro.

La pastro metas la pipon sur la tablon kaj diras kun surprizo:

—De fremda sinjoro? ... Nu, enirigu la knabon.

La ŝultro kaj la kapo retiriĝas kaj anstataŭe aperas Moseo. Li ekhaltas, fermas la pordon post si kaj atendas.

—Nu, Moseo, nur venu; kio estas?

Moseo alproksimiĝas al la pastro. En unu mano li tenas la ĉapon, sub kiu ordinare estas premkaŝitaj la harbukloj, kiuj nun libere pendas sur liaj frunto kaj oreloj; en la alia mano li tenas letereton.

—Bonan tagon, pastro; fremda sinjoro ordonis al mi enmanigi al vi ĉi tiun letereton.

—Ĉu li atendas mian respondon?

—Jes, pastro.

La pastro ekprenas la letereton el la koverto, legas la enhavon kaj rigardas fikse al Moseo.

—Kie estas tiu sinjoro?

—Ĉe ni, pastro.

—En la domo de via patrino?

—Jes, pastro.

—Kiam li venis tien?

—Hodiaŭ nokte, mi kredas, ĉar hieraŭ vespere, kiam mi enlitiĝis, li ne estis ankoraŭ veninta.

Tiu respondo surprizas la pastron supermezure.

—Tion mi ne komprenas, Moseo.

—Nek mi, pastro. Hodiaŭ matene jam tre frue mi