Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/261

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

turnis al mi; diru al li, ke mi petas lin al mi ĉi tiun posttagmezon je la sesa horo.

La pastro rigardas momenton antaŭ sin; tiam li prenas la pipon, elblovas kelkajn dikajn tabaknubojn kaj meditas; fine li diras:

—Ĉu li ne informiĝis pri vi?

—Jes; li demandis pri mia nomo, pri mia aĝo kaj cetere; tiam li diris, ke li scias, kies filo mi estas.

—Ĉu li diris tion!!?

—Jes, li diris, ke mia patro estas dresisto de sovaĝaj bestoj.

—Kaj kie estas nun via patro?

—En Grekujo.

—En Grekujo!!?

La miopaj okuloj de la bonkora pastro pligrandiĝis, kiam li ekaŭdis, ke la patro de Moseo estas dresisto de sovaĝaj bestoj, sed eksciante, ke tiu dresisto loĝas en Grekujo, li ne kredas al siaj oreloj.

—En Grekujo?— li rediras.

—Jes, tion la fremdulo rakontis al mi.

—Sed, ĉu vi bone lin komprenis, Moseo?

—Mi kredas, ke jes; sed li diris ankaŭ, ke mia patro estas la lia.

—Jen la afero fariĝas pli stranga ankoraŭ... Ĉu la fremdulo estas tiel juna?

—Ho ne, li jam havas griziĝantajn harojn kaj longajn lipharojn.

—Kaj li parolas germane? ... Vi nepre ne bone komprenis liajn parolojn, Moseo, li ja neeble povas esti via frato...

La pastro estas parolonta plue, sed eksilentas, rigardante al la letero, kies subskribon li refoje legas.

—Rikardo Kovacs— li flustras; tiam meditante li rigardas antaŭ sin. Post momento li diras plue, kvazaŭ al si mem: