Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/262

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kie mi antaŭe legis tiun nomon? ... Mi legis pri fama violonĉelisto, kiu tiel sin nomis, sed li ne estis Greko, sed Bohemo... Nu, li ja mem klarigos al mi tiun enigmon, ĉar enigmo ĉi tio ĉio estas—, tiam sin turnante al la knabo, li diris:

—Aŭskultu, Moseo; reiru al tiu fremda sinjoro kaj diru, ke mi akceptas lin ĉe mi kun plezuro, eĉ antau la sesa horo.

Moseo iras al la pordo kaj estas elironta la ĉambron, sed li hezitas.

—Pastro—, li diras, —la sinjoro diris, ke li intencas instrui al mi ludi sur la violonĉelo kaj li volas paroli pri tio al vi, ĉu vi...

—Ho, li vere intencas? Nu Moseo, ni vidos.

La knabo foriras kaj la pastro restas sola. Li refoje sin klinas super la kajero por skribi. Li legas la laste skribitajn liniojn por daŭrigi la predikaĵon kaj li pripensas; tiam li skribas kelkajn vortojn, sed ekhaltas, trastrekas ilin kaj denove pripensas, rigardante fikse antaŭ sin al la muro, kvazaŭ por legi tie, kion li devas skribi. La muro tamen ne helpas al li, ĉar vane li serĉas la skribotan daŭrigon de la predikaĵo. Sinsekve li pensas pri ĝi kaj pri la fremdulo, kiu eble ĵetos lumon sur la misteran naskiĝon de Moseo. Li ekkaptas sian pipon kaj elblovas dikajn nubojn, dum la granda malsupra makzelo regule moviĝas supren kaj malsupren, sed ankaŭ la fumado ne helpas al li trovi la taŭgan daŭrigon, ĉar liaj pensoj pri tio kaj pri la fremdulo intermiksiĝas tiagrade, ke estas neeble al li fini la predikaĵon. Kunpremante la lipojn kaj sulkigante la frunton, li fine metas la plumon sur la tablon, ekstaras kaj dum tabaknubo post tabaknubo eliras lian buŝon, li promenadas tien kaj reen en la ĉambro.

—Rikardo Kovacs—, li diras al si mem. — Mi