Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/263

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

legis pri li, li sen ia dubo estas la violonĉelisto, kies famo antaŭ kelkaj jaroj disflugis la mondon. Sed kion li volas tie ĉi ĉe la mutulino? Ĉu li vere scias, kiu estas la patro de la trovito? Kial li venis tiel neatendite en la mezo de la nokto en la domon de Rika? Ĉu li estas eble la patro de Moseo? ... Nu, mi ja baldaŭ ekscios tion.

Nubo post nubo refoje eliras el inter la lipoj de la pastro, neniam antaŭe li tiel fumis. Subite li ekpensas pri sia tasko, la nefinita predikaĵo, sed li konscias, ke nun li neeble povas finverki ĝin; la fremdulo vole-nevole flanken puŝas le ideojn verkotajn, kaj ĉar li nepre devas prediki morgaŭ, li aliras al librokesto kaj elprenas plenmanon da malnovaj predikaĵoj. Serĉante inter ili, li trovas unu, kiun li voĉlegis unu dimanĉon antaŭ tre longa tempo.

—Nu—, li diras al si mem, —miaj aŭskultantoj ja ne memoros, ke ili jam unu fojon aŭdis tiun ĉi predikaĵon, ĝi servos morgaŭ; la nefinitan mi povos uzi post semajno.

Estas nun la kvina horo, kaj ĉar la fremdulo eble ne forrestos longan tempon, la pastro rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ĉio en la ĉambro estas sufiĉe deca por akcepti vizitanton. Li metas la kajeron en la librokeston, kaj malfermante la pordon de la ĉambro, li vokas al si la servistinon kaj ordonas, ke ŝi pretigu teon por du personoj.

Alia horo pasas kaj obtuza krakado eksterdome en la neĝo anoncas, ke persono alproksimiĝas al la antaŭa pordo.

—Estas li—, diras la pastro, kaj rigardante tra la fenestro, li vidas, ke sinjoro ĵus suriris la solan ŝtupon de la doma peroneto.

En holandaj urboj kaj urbetoj ĉiu domo, kiel ajn