Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/264

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malgranda ĝi estas, posedas sian sonorilon kaj leterujon je la antaŭa pordo. Tute kontraŭe al tio, la domoj en vilaĝetoj kaj sekve ankaŭ en Brej, malhavas ilin ambaŭ. Leterportisto kutime ŝovas la alportatajn leterojn kaj ĵurnalojn sub la pordon en la koridoron, se la pordo estas ŝlosita, aŭ malfermante ĝin, se ĝi ne estas ŝlosita, li vokas laŭte: —Leteron!— aŭ: —Ĵurnalon!—, kaj ĵetinte la leteron aŭ la ĵurnalon en la koridoron, li refermas la pordon kaj foriras, tute ne atendante, ĝis la loĝanto venas por ekpreni la ĵetitan objekton.

Personoj, kiuj volas viziti loĝanton de Brej, sen ceremonio malfermas la pordon, eniras ne nur la koridoron, sed eĉ la ĉambron kaj salutinte, eksidas ne invitite, kvazaŭ ili estas la mastro mem. Ĉar reciproke ĉiuj loĝantoj tie agas laŭ tiu sama maniero, neniu estas ofendita aŭ surprizita pri tiu agmaniero, kiu apartenas al la moroj de la vilaĝetoj.

Okazas kelkfoje, ke urbanoj, kiuj ne scias pri tiu kutimo, restas starantaj antaŭ la pordo de vizitota Brejano, atendante vane, ke la loĝanto venos por malfermi al li, ĉar ordinare oni ne malfermas, se oni okaze ne rimarkis lin venantan, aŭ atendantan sur la peroneto de la domo.

La pordo de la pastrejo de Brej ne deflankiĝas de la kutimo pri la malesto de sonorilo, kaj neniam la bona viro pensis pri tio, havigi unu al sia dompordo. Spite tio,[**] neniam vizitanto ankoraŭ atendis sur lia peroneto, por ke unu el la domloĝantoj malfermu al li, ĉar ĉiam la servistino aŭ la mastrumistino, kiuj laboras en la kuirejo, ekvidas jam de malproksime, ke iu venas por viziti la pastron, kaj se okaze ili ne rimarkus lin, tiam la pastro mem aŭdas, ke iu estas venanta kaj tiamaniere la pordo ĉiam malfermiĝas kvazaŭ per si mem por inviti la venanton eniri.