Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/265

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La pastro, aŭdante la krakadon de la ŝuoj en la frostita neĝo, tuj rapidas por saluti la fremdulon.

—Sinjoro Kovacs?— li demandas.

—Por servi al vi..., ĉu mi havas la honoron paroli kun la pastro de ĉi tiu domareto?

Kovacs diras tiujn vortojn germane kaj la pastro respondas samlingve:

—Vi ne eraras, sinjoro, ... estu la bonvenanto kaj bonvolu eniri—, kaj li montras la malfermitan pordon de la antaŭa ĉambro. La fremdulo plenumas la deziron de la pastro kaj ambaŭ eniras.

—Demetu vian surtuton, sinjoro—, diras la pastro, —ĉar estas varme en la ĉambro, kaj mi esperas, ke vi faros al mi la plezuron esti mia gasto dum kelke da horoj, ĉar mi opinias, ke ni havos multon por interparoli.

Minuton poste la du viroj sidas oportune ĉe la varma forno.

—Mi timis veni al vi en maloportuna horo—, diras la fremdulo, —sed post via afabla invito mia timo tute malaperis, kaj kun danko mi jam nun venas ĉi tien... Vi sendube miris, ricevante mian leteron, tiom pli, ĉar mia nomo estas al vi nekonata.

—Ne tiom nekonata, kiom vi eble pensas, almenaŭ, se vi estas tiu sama Kovács, pri kiu mi legis.

—Ĉu vi legis pri unu Kovács?

—Jes, pri artisto portanta tiun nomon, kaj kies famo kiel violonĉelisto ĝis nia provinco disvastiĝis. Legante vian subskribon, mi jam ne dubis kaj tuj supozis, ke vi kaj tiu artisto estas la sama persono.

Melankolia rideto glitas sur la vizaĝo de la fremdulo, kaj post kiam li silentis momenton, li diras:

—Vi supozis prave; mi estas tiu Kovács.

Refoje li eksilentas kaj kvazaŭ ekmeditante pri io malĝoja, li fikse rigardas la fornon, dum lia vizaĝo esprimas la antaŭan melankoliecon.