Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/267

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—En tio vi pravas; li estas ŝia idolo... Kiam li venis kun via letero, li diris al mi, ke vi scias, kiu li estas.

Surprizite Kovács rigardas al la pastro.

—Ĉu li tion diris? ... Li eble ne bone komprenis min.

—Li diris, ke vi konas lian patron.

—Ho, mi memoras; mi diris al li, ke li estas filo de Orfeo, ĉar vera Orfeido li estas. Mi aŭdis lin ludi kaj tuj rimarkis en li mirindan muzikan talenton.

—Sed, sinjoro Kovács, permesu al mi la demandon: Vi do ne konas lian familion?

—Tute ne. Mi nur aŭdis de la knabo mem, ke oni alportis lin en kesteto, kaj tio ŝajnis al mi tre stranga.

La pastro kuntiras la dikajn brovojn, enverŝas du tasojn da teo, kaj ŝovante unu el ili al sia gasto, li diras:

—Li estas trovito. Nekonatulo postlasis lin en la dometo de la mutulino kaj ĉi tiu lin adoptis.

—Ŝi do ne estas lia patrino?

—Nur la adoptinto, sed vera patrino ne povas esti pli zorgema por sia infano, ol Rika por Moseo—; kaj detale la pastro rakontis ĉion, kio pri la knabo okazis.

Kovács aŭskultas atente, kaj post kiam la pastro eksilentis, li diras:

—Kiam vi legis mian leteron, tiam vi sendube tuj supozis, ke mia nuna vizito rilatas plejparte la knabon.

—Kompreneble; sed mi supozis samtempe, ke vi povus doni al mi kelkajn informojn pri lia parencaro... Bedaŭrinde mi eraris.

Dirinte tion, la pastro prezentas cigaron al Kovács, sed ĉi tiu geste malakceptas, tiam li diras:

—Pardonu al mi, pastro, ke mi devas malakcepti, la kuracisto nepre al mi malpermesis cigarojn, same kiel alkoholaĵon, ili tre malhelpas al mia resaniĝo; laŭ