Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/270

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Jes, svenis..., sed baldaŭ...

—Sed lin atakis epilepsio!!—, diras la mastrumantino, kaj interfingrigante la manojn, ŝi kun kompato rigardas jen al la pastro, jen al la stertoranta viro.

Fine la stertorado ekhaltas kaj kviete la suferanto kuŝas sen movo kaj fermas la okulojn kiel kvieta dormanto.

En la ĉambro fariĝas morta silento nur interrompata de la regula tiktakado de la kamena horloĝo.

Kun vizaĝoj esprimantaj koran kompaton kun la suferanto, la pastro kaj la mastrumantino atendas...

Kovács ekspiras kviete, malfermas la okulojn kaj dum momento rigardas al la plafono; tiam li eksidas kaj ŝajnas orienti sin. Iom post iom li konscias, kie li estas, kaj dum li forviŝas la ŝviton de la frunto per la mandorso, liaj okuloj sin levas al la du antaŭ li starantaj. Esprimo, montranta profundan ĉagrenon, naskiĝas sur lia vizaĝo.

—Ĉu vi sentas vin pli bone?— demandas la kortuŝita pastro post momento.

—Mi dankas; jes mi sentas min pli bone.

—Ĉu vi deziras iom da akvo?

—Dankon; ĝi ne utilos al mi.

—Ĉu mi helpos al vi residiĝi?

—Vi estas... tre bona..., sinjoro...—, balbutas la artisto, —kaj mi devas peti vian pardonon pro... pro la maniero ... per kiu mi vin ĝenas...

—Tute ne; vi ja ne estas kulpa...

Kovács ekstaras malrapide, kaj etendante la manon al la pastro, li diras plue:

—Jes, mi estas kulpa; mi ja devus averti vin antaŭe.

—Vi tamen ne povis tion, la atako venis tro rapide.

—En tio vi pravas, sed mi devus averti vin, ke tia atako povus surprizi min, sed ĝi okazas tiel malofte en