Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/271

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la lastaj monatoj, ke mi tute ne atendis ĝin hodiaŭ vespere.

Dirante tiujn vortojn, li ridetas kaj silentas momenton, dum kiu la mastrumantino forlasas la ĉambron, post kiam ŝi serĉkolektis la pecojn de la rompiĝinta taso.

La pastro prenas alian tason kaj enverŝinte teon kun strieto da kremo, li ekbruligas ree sian estingiĝintan pipon kaj ekfumas, tiam li demandas:

—Ĉu tia atako surprizas vin nur malofte?

—La lasta okazis antaŭ tri monatoj... en Parizo... dum koncerto.

—Dum koncerto?

—Ho ve, jes! ... Mi solludis en la granda teatro... antaŭ du mil ĉeestantoj... Kiam mi rekonsciiĝis, preskaŭ ĉiuj vizitantoj estis forkurintaj kun teruro... Kompreneble mi devis por ĉiam... senrevene forlasi la koncertojn kaj la postan tagon aperis longa artikolo en multaj Parizaj gazetoj pri la okazintaĵo, kiun la redaktoroj nomis granda skandalo... De post tiu tempo mi estas netaŭga por kunlabori en koncertoj, precipe kiel solludanto.

—Kaj estas eble, ke vi resaniĝos?

—Mi esperas... Mi korespondis kun fama profesoro de la universitato en la urbo Groningen; eble li povos resanigi min. Hieraŭ mi intencis viziti lin kaj vojaĝis vagonare al la urbo, sed malfeliĉe mi ekdormis dumvojaĝe, kaj kiam la vagonaro eniris la stacidomon, neniu vekis min. Kiam mi vekiĝis spontanee, vojaĝanto diris al mi, ke mi troviĝas en... en Winsum, mi kredas. Mi tuj eliris la vagonon kaj volis marŝi returnen al la urbo. Vilaĝano, verŝajne malbone komprenante min, montris al mi neĝustan vojon, kaj post duhora marŝado, kiam mi pensis fine retroviĝi en la urbo, mi ekvidis, ke mi refoje estas en vilaĝo, nomata Eenrum. Intertempe ekneĝis, sed mi