Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/272

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne volis nokti en Eenrum kaj petis informojn de policano, kiun mi renkontis sur la strato. Li montris al mi la vojon al la urbo, kie mi nepre volis alveni kiel eble plej baldaŭ, ĉar la postan tagon jam la dekan horon en la mateno mi devus viziti la profesoron. Tamen mi por la dua fojo perdis la bonan direkton kaj erarmarŝis tien kaj returnen, ĝis kiam mi fine trafis vian vilaĝeton kaj la dometon, kie loĝas la mutulino kun sia knabo. Ĉe ili mi provizore restos. Se montriĝos, ke la knabo havas la talenton, kiun mi supozas ĉe li, tiam mi instruos lin.

—Sed ĉu tiu domo ne estas tro malgranda? Ĝi enhavas nur unu solan ĉambron.

—Kaj uzeblan subtegmentejon.

—Vi tamen ne povas loĝi tie.

—Sur la subtegmentejo? ... La virino dormos tie kun la knabo; mi luis la ĉambron.

—Vi jam interkonsentiĝis?

—Jes, mi nepre volas restadi en tiu dometo kaj ĉe tiu knabo. Io neklarigebla altiras min al li. Kiam mi vidis lin la unuan fojon en lia ĉemizo, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidis min mem kiel juna knabo..., li povus esti mia frato. Mi memoras, kiel mi aspektis kiel knabo de lia aĝo. Ni havis hejme en la dormoĉambro grandan spegulon, en kiu mi rigardis min mem ĉiuvespere, kiam mia patrino kondukis min al mia lito. Kiam mi vidis hodiaŭ matene aperi sur la sojlo tiun knabon, blanke vestitan same kiel mi antaŭ multaj jaroj, tiam estis al mi, kvazaŭ mi revidas min en la spegulo de mia dormejo... Eble mi trompiĝas, sed mi supozas, ke la knabo kaj mi estas samlandanoj; holanda knabo li ne estas, tion montras klare liaj okuloj kaj haroj.

—Moseo diris, ke vi rakontis al li, ke lia patro estas Greko.

—Greko!?