Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/273

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Jes, Greka dresisto de sovaĝaj bestoj.

—Ho, mi komprenas, kial li diris tion; mi aludis Orfeon, kiu, kiel vi scias, allogis al si sovaĝajn bestojn per sia liuto. Tion mi rakontis al li, sed li ne komprenis.

La pastro ridetis kaj prezentante al Kovács la tason da teo, li diras:

—Kaj vi vere supozas, ke Moseo estas Orfeido?

—Mi estas preskaŭ certa pri tio. Mi rimarkis, kian impreson faris sur lin la muziko de mia violonĉelo; mi jam antaŭe aŭdis lin fajfi sur simpla fajfilo el lado, kaj mi ne dubas pri la rezultoj de mia instruado. Mi vidis la teoriajn taskojn, kiujn li verkis por sia instruisto, la orgenisto de via preĝejo, kaj mi estis surprizita pri lia muzika kono.

—Kies muziko, tiu de Moseo?

—Jes; foliante liajn notkajerojn, mi trovis komponaĵojn fakte plenajn je eraroj, sed en kiuj mi vidis ion tre belan kaj eksterordinaran. Kiam mi demandis, kiu estas la originala verkisto de tiuj komponaĵoj, kaj el kiu verko li kopiis ilin, li respondis naive, ke li mem skribis tiujn notojn. —Mi aŭdis ilin fantazie—, li diris, —kaj notis ilin en mian kajeron.

—Jen io stranga.

—Por vi tio ŝajnas esti strangaĵo, sed ne por mi. Mi komponis jam je mia sepa jaro.

—La instruisto neniam parolis al mi pri tiuj komponaj provoj.

—Moseo diris, ke li neniam montris ilin, konsiderante ilin kiel io tre natura; li mem ne konscias, ke li posedas muzikan talenton, kredante, ke liaj talentoj estas io tre natura, kion posedas ĉiuj homoj... Mi faros por li mian eblon. Morgaŭ mi iros al la profesoro en la urbon kaj mi uzos tiun okazon por aĉeti violonĉelon por mia nova lernanto.