Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/280

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trovis larĝa ŝtuparo kun ligna balustrado, kondukanta supren. Antaŭ kaj post tiu ŝtuparo estis po du pordoj. La unua, dekstre, malfermiĝis en la ĉiutagan ĉambron kontraŭ ĝi troviĝis tiu de la salono. Tiu salono estis neniam uzata, sed utilis nur por gardi kelkajn belajn antikvajn meblojn, pentraĵojn kaj malnovan, sed tre bonan pianon; sed ĉar la doktoro neniam ricevis gastojn, neniu krom la loĝantoj povus diri, kiel aspektis tiu salono. Nur unu fojon semajne la ununura servistino ĝin eniris por senpolvigi la meblojn kaj la pianon.

Kiel ni diris, du pluaj pordoj estis post la ŝtuparo; la dekstra kondukis al la laborejo de la doktoro. Tiu laborejo, utilanta ankaŭ kiel akceptejo de la pacientoj, estis oblonga ĉambro, kies unu muron tute kovris centoj da boteloj kaj boteletoj kun insektoj, serpentoj kaj cetere, ĉiuj en alkoholo, starantaj unu flanke de alia, sur sepo da longaj bretoj. Ĉe la muro staris tablo kaj kvar seĝoj, unu por la doktoro, la aliaj por pacientoj. Multaj pacientoj preskaŭ neniam venis kune, ĉar la klientaro de la doktoro estis negranda, kaj se okaze pli ol unu venis en la sama tempo, tiam ili ordinare atendis en apuda atendejo post la laborejo, ĉe la sama flanko de la koridoro.

Kontraŭ la laborejo kaj atendejo sin trovis la pordo de la kvadrata kuirejo, kie preskaŭ sen interrompo laboradis du personoj, pri kiuj ni poste parolos pli detale.

Post la atendejo kaj la kuirejo kuŝis speco de remizo utilanta kiel veturilejo kaj ĉevalejo, ĉar la doktoro havis veturilon por viziti la pacientojn, kiuj estis tro malsanaj por alveni al li. El la remizo oni povis eniri la atendejon.

La veturilo regule je la deka horo en la mateno eliris kun la doktoro kaj la veturigisto; ĝi veturis tra la remiza pordo laŭ flanka strateto ĉe la dekstra flanko de la domo sur la publikan straton kaj same regule ĝi revenis