Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/281

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la unuan en la posttagmezo. La unuan horon la doktoro manĝis. De la dua ĝis la tria li akceptis la pacientojn kaj de la tria ĝis la sesa li refoje eliris veturile. Reveninte de la posttagmeza veturo, li vespermanĝis kaj atendis, ĉu personoj venos, kiuj bezonus lian helpon. Ordinare post tiu tempo venis neniu kaj tial li legis tiam siajn gazetojn aŭ skribis leterojn.

Doktoro Stuthejm, kvankam edziĝinta viro, vivis jam multajn jarojn kvazaŭ estante maljuna fraŭlo. Li havis nur unu filinon, kiu en sia juneco kontraŭ la volo de la patro forkuris el la gepatra domo por edziniĝi kun servisto de bakisto. Tiu servisto nun loĝis ekster la urbo en vilaĝo, kie li posedis bakejon. Neniam li vizitis siajn bogepatrojn, ĉar la doktoro ne konsentis akcepti lin, same kiel sian filinon, ĉar neniam li volis pardoni al ŝi la mezaliancon, kiu laŭ lia ideo malhonorigis lian familion. Margoto (tiel sin nomis la filino de la doktoro) havis kvin infanojn, el kiuj unu de sia tria jaro estis ĉe la avo, kiu volonte prenis sur sin la edukon de la knabo. Tiun knabeton, beleta, babilema infano, la doktoro adoris. El tiu knabo li intencis fari famulon, ĉu advokaton, ĉu kuraciston, ĉu doktoron, ĉu ion alian, se tio estus nur io fama.

La edzeco de doktoro Stuthejm estis estinta ĉiam malfeliĉa; sian edzinon li estis elektinta pro la riĉaĵoj, kiujn ŝi posedis, tiel ke oni kun rajto povus diri, ke li prenis ŝin ne pro la persono, sed pro la mono.

Fakte la doktoredzino estis bonkora kaj kompatema virino, sed ŝi havis strangajn ecojn, nome ŝi tute ne volis konversacii kun personoj de sia rango. Oni ne povis diri, ke tio estis kaprico, ĉar iom post iom tiu eco ŝin kaptis. La doktoro rigardis ĝin kiel malnormalaĵon de ŝia spirito. En la komenco li estis tre ofendata pro la konduto de sia edzino, sed rimarkinte, ke ĝi devenis de