Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/283

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj neniam sulkiĝis, kiel ajn kolera li estis. Li havis rondajn bluajn okuletojn kaj lia duobla dika mentono, kiu kovris lian tutan gorĝon, tremetadis senĉese, kiam li sin movis antaŭen per la mallongaj rapidmovaj kruroj. La koloro de lia vizaĝo estis ĉiam ruĝeta, sed fariĝis ruĝega, kiam io ĝenis aŭ malhelpis aŭ kontraŭstaris lin.

Estis somero de la jaro 1909^a kaj la dua horo en la posttagmezo.

La doktoro sidis en la laborejo kaj estis skribanta leteron. Pro la dikeco de sia ventro li sidis sur angulo de la seĝo. Spiregante (li ĉiam spiregis, kiam li devis klini sin) li skribadis kun lipoj premitaj unu sur la alia, kiel de laboristo, kiu kun peno kaj per streĉitaj fortoj faras malfacilan laboron. La pinto de lia lango tamen faris al si la vojon inter ili kaj montriĝis kiel malgranda peceto da sangruĝa viando, kiu sin movis de unu buŝangulo ĝis la alia laŭ tio, ke la plumo faris la movadon de maldekstra al la dekstra flanko de la letero. La langopointo tiamaniere ĉiam montris, kie sin trovas la plumo sur la papero, kaj la plumo sen eraro, ĉiam diris, kie estas la langopinto.

La doktoro skribis, la plumo marŝetis sur la letero kaj la langopinto sin ŝovis inter la premitaj lipoj de la skribanto, kaj jam multfoje tiuj du samvojaĝantoj trairis la saman vojon de maldekstre dekstren. Pacientoj ne estis venintaj kaj la doktoro uzis la okazon por sia korespondado. Li ĵus finis paĝon, metis la plumon sur la tablon flanke de la letero kaj samtempe la langopinto retiriĝis. La doktoro eligis longan sopiron, rektiĝis sur la seĝo, tiris la naztukon el al poŝo kaj forviŝis la ŝviton de la frunto, ĉar li ŝvitis pro streĉeco.

En tiu momento modesta frapo sur la koridora pordo montris, ke modestulo deziras eniri.